Ineu (Cârța)
(Alidirektita el Ineu (Ciuc))
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ineu (apartigilo) |
Ineu [ineŭ] (hungare: Csíkjenőfalva [ĉikjenofalva]) estas vilaĝo en Rumanio laŭ la rivero Olt norde de Miercurea Ciuc.
Ineu | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Csíkjenőfalva (hungare) | |
Komunumo | Cârța (Harghita) | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 46° 33′ N, 25° 46′ O (mapo)46.54444444444425.762777777778Koordinatoj: 46° 33′ N, 25° 46′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Poŝtkodo | 537036 | |
Loĝantaro | 1804 (2002) | |
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi nombris 2 237 loĝantojn; en 1992 1 929 loĝantojn (98 % da hungaroj). Administre ĝi apartenas al Cârța, kun kiu ĝi tute kunkonstruiĝis. Preter Ineu iras la rumana nacia vojo DN12 kaj la fervojo inter Miercurea Ciuc kaj Toplița.
Historio
redaktiĜia unua skriba menciaĵo estas el 1334. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík vármegye). Dum somero de 1907 Béla Bartók kolektis tie 30 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj homoj
redakti- Erzsébet Ferencz pentristino
Bibliografio
redakti- Szabó Miklós-Jakab Sámuel: Mesél a múlt. Csíkjenőfalva 800 éves története. Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 2001.
Eksteraj ligiloj
redakti- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine