Infanaĝo de Jesuo (libro)

La infanaĝo de Jesuo (el la germana Jesus von Nazareth: Prolog - Die Kindheitsgeschichten) estas eseo pri la historia figuro de Jesuo, publikigita de papo Ratzinger en 2012.

Jesus of Nazareth: The Infancy Narratives
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Benedikto la 16-a
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 21-a de novembro 2012
Eldonejo Crown Publishing Group
Ĝenro eseo
vdr

Ĝi estas la tria el tri volumoj, kiuj en ilia amplekso, trakuras la vivon de Jesuo. La unua (2007) kun la tirolo Jesuo de Nazareto pritraktas la publikan vivon de Jesuo de la Bapto de Jesuo ĝis la Transfiguriĝo de Jesuo. La dua, publikigita en 2011, ekzamenas la pasionon, morton kaj resurekton de Jesuo en Jerusalemo. Tiu lasta volumo estas dediĉita al la infanaĝo kaj al la "kaŝita vivo" de Jesuo.

Enhavo de la libro redakti

En la enkonduko de la unua volumo pii Jesuo (publikigita en 2007), Benedikto la 16-a skribis: Mi provis prezenti la evangelian Jesuon, realan... mi opinias ke ĝuste tiu Jesuo – tiu de la Evangelioj – estas figuro historie akceptebla kaj konvinka”.

Tiu “programa” deklaro proponita ĉe la irvoja komenco trovas nun sian plenumon en la tria volumo de la papa trilogio. Libro pli modesta kompare kun la du antaŭaj, kaj komprenigas kiel la rakontoj pri la infanaĝo de Jesuo, entenataj en la unuaj ĉapitroj de Mateo kaj Luko ne estas legendoj aŭ konstruaĵoj fantaziaj. Kaj eĉ ne “midraŝoj, nome interpretaĵoj pri la Skribo per rakontoj tipaj de la hebrea literaturo. Ili estas, male, “historio”, historio reala, okazinta, certe historio interpretita kaj egita surbaze de la Dia Vorto.

De kie “scias Mateo kaj Luko la historion de ili rakontitan?” La papo memorigas ke en Luko ŝajnas ĉeesti ĉe la bazo hebrea teksto, kaj al la demando li respondas: evidente temas pri familiaj tradicioj. Luko “foje aludas al la fakto ke Maria mem estis unu el siaj fontoj”, kiam skribas: Lia patrino konservis ĉion tion en sia koro. “Nur ŝi – estigas la papo teologo – povis informi pri la evento de la Anunciacio”. La papo allasas ke la ekzegezo “kritika” moderna konsideras ilin “naivaj” kunligoj de genro, sed li sin demandas: Kial Luko devus elpensi la aserton pri la konservado de la vortoj kaj de la eventoj, se por tio ne estis iu ajn konkreta referenco?. Kaj li eksplikas ke la malfrua apero “precipe de la Mariaj tradicioj trovas sian pravigon en la diskreteco” de la Madono: ĝis kiam ŝi mem estis ankoraŭ en vivo ili ne povis fariĝi publika tradicio.

Ĝuste rilate la reagon de Maria, kiu antaŭ al la anonco de la anĝelo pasas de la mirkonsterniĝo al la intima konfronto kun la Vorto ricevita, Ratzinger skribas: Maria aperas virino kuraĝa, kiu ankaŭ antaŭ la senprecedenca sperto konservas memkontrolon. Samtempe, ŝi estas prezentita kiel virino de granda intima vivo, kiu tenas kunigitaj racion kaj koron kaj streĉas kompreni la kuntekston, la amplekson de la Dia mesaĝo.

La papo sekve altas sur la decido de la edzo Jozefo, kiu post la kompreno ke ŝia promesita edzino estis graveda, decidas ŝin repudii sekrete: “Post la malkovro kiun Jozefo trafis, urĝas interpreti kaj apliki la leĝon laŭ justa maniero. Li tion faras kun amo: li ne volas eksponi Marian al la publika abomeno. Li ŝin amas, ankaŭ en la momento de la granda seniluziiĝo... Li vivas la leĝon kiel evangelion, serĉas la vojon de unuiĝo inter juro kaj amo. Li estas tiel ene preparita al la nova mesaĝo, senprecedenca kaj unuavide nekredebla, kiu al li venos el Dio”.

Benedikto la 16-a montras tute ne fidi en la paralelismo proponita de la historio de religioj inter la “virgeca naskiĝo de Jesuo” kaj la mitologiaj rakontoj pri sekskuniĝoj de dioj kun homaj estuloj. El la virgeca naskiĝo li elirigas, male, la absolutan novaĵon. Oni ne povas paroli – li aldonas – pri veraj paraleloj. En la evangeliaj rakontoj restas plene konservitaj la unikeco de la unika Dio kaj la senfina malsameco inter Dio kaj la kreitaĵo. Ne realiĝas iu ajn konfuzo, ne invadas la scenon iu ajn duondio... La rakontoj en Mateo kaj Luko ne estas mitoj plue disvolviĝintaj kaj koncerne ilian “konkretan enhavon ili devenas el la familia tradicio, ili estas tradicio transdonita kiu konservas la okazintaĵaron”. Tial, konkludas Ratzinger, al demando ĉu veras tio kion ni proklamas en la kredo, pri la naskiĝo de la Filo koncipita per la Sankta Spirito kaj naskiĝinta el Virgulino Maria, la respondo, senrezerva, estas jes. En la Historio de Jesuo elstaras du punktoj en kiuj la operaco de Dio intervenas rekte en la materia mondo: la naskiĝo el Virgulino kaj la resurekto. Du punktoj kiuj estas "skandalo por la moderna spirito”.

En la libro la papo fermas en malmultaj paragrafoj la problemon de la popolnombrado pri kiu parolas Luko en sia evangelio kaj de la kverelo pri kiam tiu estis okazinta, se konsideri ke ĉeeste de reganto Kvirino (citita de la evangeliisto Luko). estas dokumentita alia popolnombrado sed okazinta en la jaro 6-a p. K., tro malfrue, tial, por ke temus pri tiu samtempa de la naskiĝo de Jesuo. Ratzinger eksplikas, tamen, ke la popolnombrado realiĝis tra du fazoj, antaŭe en la registrado pri la tuta biena kaj nemoveblaĵa propraĵaro kaj poste – en la dua fazo – en la determinado de la imposto reale pagenda. La unua fazo okazis epoke de la naskiĝo de Jesuo, la dua en la sinsekvaj jaroj. La esencaj enhavoj de la eventoj transdonitaj de Luko – estigas la papo - restas, malgraŭ ĉio, historie kredeblaj: li decidis – kiel diris la uverturo de lia evangelio – esplori atente ĉion de la komenco'. “Tio kompreneble pere de la esploriloj en lia dispono. Li estis ĉiukaze pli proksima al la fontoj kaj al la eventoj ol kiom ni, malgraŭ la tuta nia historia erudicio, povas pretendi”. Pro tio, li romarkigas, Jesuo apartenas al epoko precize datebla kaj al geografia medio precize indikita. Kaj se ni nin tenas ĉe la fontoj, emerĝas klare ke Jesuo naskiĝis en Beblehemo kaj adultiĝis en Nazareto.

Alia indico de historieco citita en la libro koncernas la groton de Betlehemo. La papo emerĝigas ke ĝuste la transformiĝo., flanke de romianoj, de la groto en loko por la kulto al Dumuzi-Adoniso, “celantaj evidente neniigi la kultan memoron de kristanoj, konfirmas la antikvecon de tiu loko de kulto... Ofte la lokaj tradicioj – pluas la rimarkigo de Ratzinger – estas fonto pli kredebla ol la informoj skribitaj”.

Ampleksa ĉapitro estas dediĉita al la magoj cititaj en Evangelio de Mateo, kiuj “ne estis nur astronomoj”, ili estis precipe saĝuloj kaj representis la dinamikon de “iri trans sin mem, intrinseka en la religioj – dinamiko kiu estas priserĉo pri la vero”. Koncerne la stelon kiu ilin gvidis, Benedikto la 16-a memorigas ke ĉevale de la jaroj sepa kaj sesa a.K. – kio hodiaŭ estas konsiderita la jaro probabla de la naskiĝo de Jesuo – realiĝis konjunkcio de planedoj Jovo, Saturno kaj Marso”. Al tiu, laŭ la granda astromono Johano Keplero, estis aldoninta supernovao, pri kiu ŝajnas ĉeesti spuro “en la kronologiaj tavoloj ĉinaj” rilataj al la jaro 4-a a.K..

Al la epizodo de la magoj ligiĝas ankaŭ la masakro de la senkulpuloj efektigita de la reĝo Herodo. Veras, alfalas Benedikto la 16-a, ke “de fontoj nebibliaj ni scias nenion pri tiu evento, sed konsiderinte ĉiujn kruelaĵojn pri kiuj Herodo sin makulis, tio ne pruvas ke tiu masakro en okazis”. La papo konsentas, tial, la opinion de la juda aŭtoro Abraham Schalit: “la despoto, suspektema, perceptadis ĉiuloke malfidon kaj malamikecon, kaj vaga voĉo elveninta al liaj oreloj, povis facile sugestinti al lia malsama menso la ideon mortigi la infanojn naskiĝintajn en la lasta periodo”. Sume, ankaŭ se la rakonto pri la magoj kaj la masakro “povus esti unu kreaĵo de Mateo”, kiel opinias iuj ekzegezistoj nuntempaj, Ratzinger sin diras konvinkita ke “temas pri historiaj eventoj, kies signifo estas teologie interpretita ĉe la juda-kristana komunumo kaj ĉe Mateo mem”. Kaj “malfidi pro simpla suspekto la historiecon de tiu rakonto transiras ĉiun historiistan imageblan kompetenton”.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti