Infekteco

(Alidirektita el Infektebleco)

La infekteco priskribas la kvanton je kapablo de mikroorganismo, post la transdono al nova organismo tie fakte kaŭzi infektan malsanon. Ĝi dependas de pluraj faktoroj, kiuj difinas la kapablon de mikroorganismo resti en la nova organismo, sukcese invadi ĝin kaj efike plimultiĝi en ĝi.

La vorto kontaĝeco kontraŭe priskribas la kvanton je kapablo de infekte malsaniga mikroorganismo transiri de unu organismo al alia, kaj priskribas, kiom facile aŭ malfacile ĝi povas esti transdonata per la diversaj infektigaj vojoj, ekzemple pere de vundo aŭ pere de korpolikvaĵo. Kontaĝeco do estas kvanta indiko pri la ebleco, en kazo de kontakto transdoni malsanigan mikroorganismon el difinita korpoparto al alia organismo.

Por medicinistoj gravas kaj koni la infekteblecon kaj la kontaĝecon de mikroorganismo respondeca pri certa infekta malsano, por povi taksi jam en komenca fazo de malsano, kiel ĝi evoluos, kaj ĉu el ĝi povus ekesti pandemioepidemio. Tia tasko ne nur gravas por efika terapio de la malsaniĝinto, sed ankaŭ por laŭeble efika higieno cele al evito de plua disvastiĝo de la malsano, kaj okaze de epidemio ankaŭ pli ampleksaj sociaj protektopaŝoj (ekzemple kvaranteno).