Informadika Komputika Centro pri Radiado-Sekureco

La Informadika Komputika Centro pri Radiado-Sekureco, en la angla Radiation Safety Information Computational Center (RSICC, ekvivalenta mallongigo en Esperanto IKCRS) estas Specialista Inform-Analiza Centro (SIAC, en la angla Specialized Information Analysis Center) de la Usona Departemento de Energio, funkciigita por kolekti, analizi, konservi kaj distribui komputilajn programojn kaj datenojn en la areoj de radiado-transporto kaj -sekureco. RSICC estas funkciigita de la Nacia Laboratorio de Oak Ridge, en Oak Ridge, Tenesio. La unuarangaj subvenciantoj de la centro estas la Usona Departemento de Energio, la Usona Departemento de Ŝtatsekureco kaj la Usona Nuklea Reguliga Komisiono.

La centro fondiĝis en 1962 sub la nomo Radiation Shielding Information Center (RSIC, "Informadika Centro pri Radiado-Protektado"), sed estis renomita en aŭgusto 1996 al RSICC por pli bone speguli la ampleksecon de la komputika kodara teknologio de la centro (pri radiado-transporto kaj -sekureco).

RSICC tenas retan programaro-katalogon alireblan per sia retejo. Vizitantoj povas navigi, sed neniu serĉilo estas disponigita. La programoj en la katalogo kovras larĝan gamon de nukleaj komputilaj iloj, disponigante profundan priraportadon pri radiado-transporta kaj -sekureca temoj por Atomscienco kaj Nuklea Inĝenierio, por subteni sciencajn modeligadojn kaj simuladojn. Nur post registriĝo kaj aprobo, interesatoj povas peti aliron al programoj de la katalogo. Kun kelkaj specifaj esceptoj, kotizo estas postulata por kovri la kostojn ligitajn al la funkciigo de RSICC.

La eŭropa ekvivalento de RSICC estas la Datenbanko de la Nuklea-Energia Agentejo (NEA), de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluigo (en la angla Organisation for Economic Co-operation and Development, OECD).

Eksteraj ligiloj redakti