Inkŝpruciga presilo

Inkŝpruciga presilo (aŭ inkŝpruciga printilo) estas presilo kiu uzas likvan inkon, kiu estas "ŝprucigata" sur paperon. Ekzistas nigra-blankaj kaj koloraj inkŝprucigaj presiloj.

Inkŝpruciga presilo de Canon

Eblas dividi inkŝprucigajn presilojn en tri kategorioj: piezo-inkŝprucigaj, termo-inkŝprucigaj kaj kontinu-inkŝprucigaj.

Tipoj de inkŝprucigaj presiloj

redakti

Piezo-inkŝpruciga

redakti

Ĉe tiu ĉi tipo de presilo, malantaŭ ĉiu kanalo de la preskapeto troviĝas piezoelektra elemento. Elektre pulsante tiun ĉi elementon, ĝia formo ŝanĝiĝas. Pro tiu ĉi subita formoŝanĝo, instigiĝas skuondo en la inkokanalo. Tiu ĉi skuondo ŝprucigas unu aŭ pli da inkerojn el la kanalon.

La japana firmao Epson estas la sola kiu surmerkatigas tiajn presilojn por hejma kaj oficeja uzo. Epson posedas ĉiujn gravajn patentojn por tiu ĉi teknologio.

Termo-inkŝpruciga

redakti

Ĉe tiaj ĉi presiloj en ĉiu inkkanalo troviĝas malgranda varmigilo. Elektre pulsante tiun ĉi ilon, loke formiĝas buleto en la inko, kiu implodas. Tiu ĉi implodo kaŭzas skuondon en la inkokanalo. Tiu ĉi skuondo ŝprucigas unu aŭ pli da inkerojn el la kanalon. Termo-inkŝprucigajn presilojn vendas interalie Hewlett-Packard, Canon kaj Lexmark.

Kontinu-inkŝpruciga

redakti

Tiu ĉi metodo de inkŝpruciga presado estas ĉefe uzata profesie por etikedi kaj kodigi produktojn kaj pakaĵojn. La unua patento de tiu ĉi ideo jam datiĝas de la jaro 1867 (William Thomson). La unuan komercan modelon prezentis Siemens en 1951. Ĉe tia ĉi inkŝpruciga teknologio, altprema pumpilo rekte de inkujo ŝprucigas inkon tra mikroskopa verŝtubo, kreante kontinuan ondon de inkogutoj.

Procedoj de inkŝpruciga presado

redakti

Malavantaĝoj

redakti

La ĉefa malavantaĝo de tiu ĉi tipo de presilo estas, ke la ŝprucigiletoj povas ŝtopiĝi. Tial regule necesas anstataŭigi ne nur la inkon, sed la tutan preskapeton.

Inkŝpruciga presilo kostas iom malpli ol lasera presilo, sed presilaj kartoĉoj estas relative pli multekostaj.