PhotoREt (mallongigo de Photo Resolution Enhancement Technology) estas teknologio far Hewlett-Packard por ses-kolora printado de fotaĵoj.

Por realigi la teknologion necesas al la tri bazaj koloroj (ruĝa, blua, flava) aldoni tri specialajn kolorojn: blueta, violeta kaj speciala nigra. La tri kromkoloroj estas pakitaj en apartan kartoĉon, kiu estas instalata anstataŭ kartoĉo kun nigra inko. La aldona kartoĉo estas titolata fotokartoĉo. PhotoREt permesas surpaperigi pli larĝan koloran gamon. Printiloj posedantaj la teknologion aŭtomate komprenas specon de uzataj kartoĉoj kaj ne bezonas apartan plilaboron.