Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

EdE-I

INOUE Masuzo, japano, oficisto de turisma fako de fervoja ministrejo. Nask. 2 jan. 1900 en Tokyo-si. Kun Hasegaŭa laboris por E en Unua Nacia Kolegio, Tokyo. Danke al lia klopodo la ministerio eldonis gvidlibron detalan kaj riĉe ilustritan Japanlando. 1931 vojaĝis al Ameriko, ĉeestis la UK en Paris.

Verkoj

redakti
  • Esperanta Legolibro 1933.
 
 Bonega komenca legolibro, kun ilustraĵoj, por la japana aŭ alilanda infano eklernanta Esperanton. Fratineto de la pli granda Esperanto por infanoj
— La Brita Esperantisto - Numero 345, Januaro (1934)