Inskripcia Ŝtono Terengganu
La Inskripcia Ŝtono Terengganu (malaje Batu Bersurat Terengganu) estas la plej malnova arkeologiaĵo kun la Javia skribo skribita sur ĝi. La arkeologiaĵo pruvas, ke Islamo atingis Terengganuon pli frue ol 1326 aŭ 1386. Ĝi estis malkovrita akcidente proksime al la Rivero Teresat ĉe Kuala Berang, Terengganu, Malajzio per Araba komercisto nomita Sajid Husin bin Gulam al-Boĥari en 1899 post subita diluvo trafinta la lokon Kuala Berang.