Malfermi la ĉefan menuon

Andreo Cseh en BerlinRedakti

Andreo Cseh precipe per la evoluigo de sia instrumetodo por Esperanto-instruado de internacia publiko kaj la kursoj en diversaj landoj grave kontribuis al la disvastigo de Esperanto. En 1930 li fondis en Hago la Internacian Ĉe-Instituton.

  • 8.1.1931 Enkonduka prelego por la Cseh-kursoj en la Urba Salono, Klosterstraße kaj interparolado kun J. Glück en radio
  • 10.1.1931 Enkonduka prelego por la Cseh-kursoj en la Civitana Salono de la Berlina Urbodomo
  • Jan.- Marto 1931 Cseh gvidas kelkajn kursojn laŭ sia metodo
  • Marto 1931 Fondo de la Cseh-grupo fare de 30 kursanoj en Kafejo Braun, strato Markgrafendamm
  • 22.3.1931 Adiaŭa festo de la Berlina Esperanto Gruparo kaj de la Cseh-komitato por pastoro Cseh en la kunvenejo „Schlaraffiasäle“ kun 400 partoprenantoj; Andreo Cseh fariĝas „Honora Membro“ de la Esperanto-Gruparo Berlin
  • 22.6.1931 Andreo Cseh vizitas en Berlin nove fonditajn Cseh-grupojn

Fonto: Germana Esperantisto, N-ro 12/1930 - 8-9/1931

Wilhelm WetekampRedakti

Wilhelm Wetekamp estis elstara aktivulo de la berlina Esperanto-movado en la unuaj tri jardekoj de ĝia ekzisto, sed li ankaŭ graviĝis pro siaj reformapedagogia agado kaj engaĝiĝo kiel naturprotektanto. Wilhelm Wetekamp naskiĝis la 4an de Septembro 1859 en Lippstadt. Li studis en Berlin, Jena kaj Breslau natursciencojn kaj fariĝis admiranto de Ernst Haeckel. Jam kiel juna supera instruisto (ekde 1887) li postulis reformojn kiel la komunan bazan lernejon, laborinstruadon kaj memadmistradon de lernantoj. Siajn reformpedagogiajn ideojn li en 1908 publikigis en la libro „Memagado kaj agadĝojo en edukado kaj instruado“. Ĝis 1922 aperis kvin eldonoj.

Lia profunda komprenemo por la bezonoj de la infanoj kondukis lin al ankoraŭ hodiaŭ modernaj ideoj. La Werner-Siemens-Gimnazio, kiun Wetekamp estris dum 23 jaroj, fariĝis unu el la siatempe plej modernaj lernejoj en Berlin, ĉar li tie efektivigis siajn reformpedagogiajn ideojn. En la Asocio por Lernejreformado li sin engaĝis kiel membro de la afergvidanta komitato kaj dum la Unua Germana Kongreso por Junularklerigado kaj Junularscienco en Oktobro 1911 en Dresden li prelegis pri „La principo de la laborlernejo aplikata en la tuteca instruado de la bazaj klasoj“. Kiel ano de la prusa parlamento (1893-1903) li en 1898 atentigis pri la detruado de la hejmregiona naturo kaj postulis konservi ĝin en sia stato. Laŭ lia postulo nur en 1906 estis kreita „Brandenburgia Provinca Komisiono por kultivado de la naturmonumentoj“, kies afergvidanto Wetekamp poste dum 14 jaroj estis. Ankaŭ kiel membro de la „Popolasocio Naturprotektado“ kaj kiel Honora Prezidanto de la „Naturprotekta kartelo Berlin-Brandenburg“ li agadis kaj uzis la lernejferiojn por trovi naturajn valoraĵojn en Brandenburgio, pri kiuj li povis zorgi. Malferma por novaj ideoj Wetekamp sekve de artikolo en pacifisma gazeto de Alfred Hermann Fried, siatempe loĝanta en Schöneberg, lernis Esperanton kaj en 1903 kunfondis la unuan Esperanto-Grupon en Berlin.

Kiam prof. Ostwald en 1906 faris sian gravan prelegon en la Berlina Komerca Altlernejo antaŭ 600 berlinanoj por gajni speciale komercistojn, entreprenistojn, instruistojn kaj sciencistojn por la apliko de Esperanto, Wetekamp gvidis la aranĝon. Ni retrovas lin en 1922 inter la sciencistoj, kiuj subskribis la alvokon de intelektuloj favore al Esperanto. Li kunlaboris ekde 1922 en la ekzamena komisiono Berlin kaj en Novembro 1930 transprenis la prezidantecon de la Esperanto-Lernejo Berlin. En ĝi li kunlaboris kun alia konata reformpedagogo - Wilhelm Wittbrodt, direktoro de Rütli-lernejo en Neukölln.

La 10an de Oktobro 1931 li gvidis kiel integra persono renkontiĝon de 50 esperantistoj, kiuj reprezentis ĉiujn Esperanto-organizaĵojn en Berlin. Tie estis fondita „Ĝenerala komitato por komuna Esperanta laboro en Berlin“. Sed ĉiu agado ĉesis pro la „potenctranspreno“ fare de la faŝistoj.

La lernejo de Wetekamp, prefere vizitata de judoj, estis fermita en 1935. La lernejo de lia kolego Wittbrodt en Neukölln perdis sian reformkarakteron. Kiel 84-jarulo Wetekamp, perdinte sian filon, en 1943 perdis ankaŭ hejmon kaj havaĵon. Du jarojn poste li mortis.

En Georg-von-Giesche-Oberschule en Schöneberg gelernejanoj okazigis en Oktobro 1994 ekspozicion pri la „malaperinta lernejo“ - la Werner-Siemens-Realgymnasium (gimnazio), kies direktoro Wetekamp estis de 1903 ĝis 1925. La lernejo kaj la „Schöneberg-Museum“ (hejmregiona muzeo en Schöneberg) disponas pri valora materialo pri Wetekamp, el kiu ni povas sciiĝi pri lia personeco.

Fontoj: - W. Wetekamp, Selbstbetätigung und Schaffensfreude in Erziehung und Unterricht, Leipzig/Berlin, 1908 - Arbeiten des Bundes für Schulreform 4, B. G. Teubner, Leipzig/Berlin, 1912 - Reinhold Kockjoy, Die Schulen und ihre Lehrer in ... Schöneberg und Friedenau, 1958 - D. D., Ein Leben für den Naturschutz, Regionalzeitung Schöneberg/Wilmersdorf, 25.12.1955 - P. Christaller, Die Geschichte der Esperanto-Bewegung 1887-1912, en Germana Esperantisto 6/1912 - Enciklopedio de Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1979, p. 574 - Esperantistische Mitteilungen 6-7/1904, Borel, Berlin - Germana Esperantisto 10/1906, 1/1922, 4-5/1922, 11/1922, 2/1924, 12/1930, 12/1931, 5/1932, 8/1932, Ellersiek, Berlin

Fonto: Berlina Esperanto-Kulturo, aldono al BI, Aprilo 1995

Rememoroj de Margot KermannRedakti

Naskita en 1906 en Berlin-Baumschulenweg (Baŭmŝulenveg), mi unue lernis la profesion de infanĝardena edukistino. En aĝo de 25 jaroj (1931) sorto min pelis viziti komercistan privatlernejon ĉe la stacidomo Börse (borso), kie laboris iu Margarete Saxl kiel instruistino por lingvoj. Ŝi regis 7 lingvojn kaj estis lerninta Esperanton - kiel ŝi diris - dum 3 semajnoj.

En Januaro de 1932 ŝi instigis sole min el la klaso partopreni ŝian vesperkurson. Post 4 monatoj la kurso estis finita kaj mi havis la necesan instrumentaron. Por daŭrigi ekzercojn fraŭlino Saxl konsilis al mi aboni la ĵurnalon „Praktiko“ kaj en ĝi anonci, ke mi serĉas geesperantistojn por interŝanĝo de pensoj.

Tiu ĉi ĵurnalo ŝajne estis legata ĉie en la mondo, ĉar mi nun ricevis kartojn el Anglio, Francio, Nederlando, Svedio, Pollando Sovetunio, ja eĉ el Japanio. La respondoj certan tempon iris tien kaj reen, sed dumtempe mi lasis ĝin ekdormi. Baldaŭ post tio ja komenciĝis la „Hitlera Regno“ kaj tie rilatoj eksterlanden ne estis dezirataj, kio ne estis kaŭzo ĝeni min, ĉar ni - kiel kontraŭuloj de Hitler - ne lasis silentigi nin. Sed antaŭ ĉio fraŭlino Saxl konsilis al mi membriĝi en unu el la multaj Esperanto-grupoj, kaj ŝi rekomendis al mi la Cseh-grupon, kiu kunvenis ĉiulunde en la Café Braun (kafejo Braŭn) en la Charlottenstraße proksime al la Leipziger Straße.

Tien mi iris unuafoje la 27an de Junio en 1932. Mi baldaŭ tre bone fartis tie kaj konatiĝis iom post iom kun la unuopaj membroj. Iu sinjoro Walther estis la estro de la grupo - tre agrabla maljuneta sinjoro. Pliaj nomoj: s-ro Münz, s-ro Reiche, la geedza paro Schwerin, Käthe Klingsporn, Gerfried Reinhold k. a. Ankaŭ la Esperanto-geinstruistoj s-ro Glück, f-ino Margarete Saxl kaj Margarete Glaser kaj krome iu d-ro Fischer, kiuj ĉiuj jam agis eksterlande, prefere en Nederlando kaj Norvegio, apartenis al ili. Estis tre societeme en la grupo, somere estis entreprenataj ekskursoj kaj en vintro veturadoj per luĝoj kaj glitveturiloj. Kaj mi tie konatiĝis kun mia edzo, Walter Kermann, elektro-inĝeniero. En Aprilo 1934 ni geedziĝis kaj vizitis, kiel malfruigita geedziĝa-vojaĝo, kune kun aliaj membroj de nia grupo, komence de Aŭgusto 1934 la Esperanto-kongreson en Stockholm kun antaŭkongreso en Oslo. Estis granda travivaĵo por ni, ke homoj el ĉirkaŭ 30 nacioj povis interkompreniĝi per unusola lingvo. Oni prelegis, okazis diskutoj ĉie, ekskursoj kaj ŝipveturadoj kondukis en la belan ĉirkaŭaĵon. Inter aliaj mia edzo ankaŭ faris foton de membroj de la familio Zamenhof, inter ili de iu Lidia Zamenhof.

Ĉiulunde ni veturis al la grupvespero. Intertempe ja nun estis veninta sur nin la „Tria Regno“, en kiu iom post iom klariĝis por ĉiu, kion tio signifis por judoj. Antaŭe ni nur sciis pri ni reciproke, ke ni estis bonaj germanoj. Nun subite kristaliĝis, kiu estis judo kaj kiu estis „arjo“. Memkompreneble ĉe ni neniu fremdiĝo estis sentebla, kontraŭe: Ni pli intime kunligiĝis ol antaŭe. Kelkaj elmigris. Sinjoron Münz allogis London. Selma Levy iris al Izraelo, familio Schwerin elmigris al Sidney en Aŭstralio, kaj ni restis ligitaj al ili per vigla korespondado ĝis ilia vivfino (1990). Dufoje ili ankoraŭ venis al Germanio. En 1967 kaj en 69 ni renkontis ilin en Titisee/Schwarzwald kaj en Berlin. Ni mem foriris el Berlin en 1939, kiam mia edzo akceptis laboron ĉe Rosenthal-Isolatoren en Selb. Sed kun niaj plej fidelaj Esperanto-geamikoj ni plue estis ligitaj.

Mia edzo ja estis instigita de amiko el la tagoj de sia juneco lerni Esperanton ĉe sinjoro Glück. Pere de tiu ĉi amiko, Kurt Hermann Schmidt, ni restis dum ĉiuj tiuj jaroj ligitaj al Esperanto, ĉar li ĉiujn siajn leterojn skribis en Esperanto, kaj mi ilin ĉiam scipovis legi. Ankaŭ la de li legitajn ĵurnalojn li transsendis al ni, kaj mi nun sendas ilin al mia parenco, sinjoro d-ro Peter Ruff. Tiu ĉi Kurt Schmidt la 19-an de Novembro 88-jariĝos, kaj mi lin petis, ankaŭ sendi raporton al vi. Ĉu li faros tion? Mi esperas. Al la Berlina Esperanto-Ligo mi deziras pluan floradon kaj prosperon kaj multajn novajn membrojn!.