27-a de junio
dato
(Alidirektita el 27an de junio)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | ||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 27-a de junio estas la 178-a tago de la jaro (la 179-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 187 tagoj restas.
Je la 27-a de junio okazis, interalie:
EventojRedakti
- 678: Grekdevena siciliano Agatono iĝis papo
- 1315: Pola princo Władysław Łokietek en Krakovo aliancis kun regantoj de Danio, Svedio, Norvegio kaj Meklenburgio, dukoj de Rügen kaj Okcidenta Pomerio kontraŭ grafo de Brandenburgio, kiu estis aliancinto de la reĝo de Ĉeĥio Johano de Luksemburgo, pretendanta al la pola krono
- 1358: Respubliko de Dubrovnik fondiĝis
- 1571: Reĝino de Anglio Elizabeto la 1-a fondis unuan protestantan kolegion ĉe la Universitato de Oksfordo
- 1581: Unua pola-rusa milito: 30-mila moskva-tatara armeo bruligis kelkcent domojn en antaŭurboj de Mohylew, tamen 200 kavalerianoj de la rotestro Marcin Kazanowski atakis sieĝantojn haltigante pluan atakon, poste, post alveno de du rotoj, reĵetis la malamikon
- 1629: Dum pola-sveda milito la pola armeo sub gvido de militestro Stanisław Koniecpolski frakasis la svedan en la batalo de Trzciano (distrikto Kwidzyn), komandatan de sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo
- 1697: Pollando: duobla reĝa elekto de franca princo François-Louis de Bourbon-Conti kaj de saksia reganto, kiu kiel Aŭgusto la 2-a iĝos reĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1709: Granda Nordia Milito: Batalo ĉe Poltavo (laŭ sveda kalendaro) - plifortiĝo de Rusio kaj fino de la sveda dominado
- 1715: 40 mil turkaj soldatoj albordiĝis al Peloponezo, apartenanta al la Venecia respubliko
- 1759: Brita generalo ordonis sieĝon de Kebeko
- 1787: Edward Gibbon finis la verkon Historio de malkresko kaj falo de la Romia Imperio
- 1788: Rusa-sveda milito eksplodis
- 1801: Franca garnizono kapitulacis en Kairo kontraŭ turka-brita armeo
- 1806: Napoleonaj Militoj: brita armeo okupis Bonaeron por monato kaj duono dum la unua el Britaj Invadoj al Rivero Plata
- 1844: En Ilinojso estis murdita Joseph Smith, fondinto kaj gvidanto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj
- 1857: Germana astronomo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt malkovris asteroidon Eŭgenio
- 1863: En Vilno estis pendumita, laŭ ordono de caraj regopovoj, pola generalo Zygmunt Sierakowski, gvidanto de la Januara ribelo en Ĵemajtio
- 1866: Prusia-Aŭstria milito: okazis bataloj de Náchod, de Trutnov kaj de Langensalza
- 1877: Komenco de Mariaj aperoj al du knabinoj en Gietrzwałd (distrikto Olsztyn) - okaziĝantaj en dispartigita Pollando ĝis la 16-a de septembro, kun alvoko en la pola lingvo al ĉiutaga preĝo per rozario kaj senalkohola kulturo
- 1889: Dum Universala Ekspozicio de Parizo estis prezentita unua moderna mamzono - inventita de franca entreprenistino Herminie Cadolle
- 1893: Financa ruiniĝo en la Novjorka Borso
- 1898: Kanada velisto Joshua Slocum finis unuan unuopan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo
- 1905: Ribelado sur "Potemkin", la batalŝipo de rusa nigramara ŝiparo, okazis kiam maristoj aliĝis al la strikantaj laboristoj komence de la Rusa revolucio de 1905, kio fariĝis temo de la filmo Kirasŝipo Potjomkin de Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn 20 jarojn poste
- 1911: Joseph Caillaux iĝis ĉefministro de Francio
- Unua mondmilito:
- 1917: Neŭtrala ĝis nun Grekio ekmilitis flanke de Triopa Entento - post faligo de porgermana reĝo; unuaj taĉmentoj de la Armitaj Fortoj de Usono alvenis al Francio por militi
- 1918: Kanada malsanul-ŝipo HMHS Llandovery Castle estis sinkigita sur norda Atlantiko de germana submarŝipo U-Boot - 234 personoj pereis
- 1920: Dua Pola Respubliko: Władysław Grabski iĝis ĉefministro
- 1928: Pola registaro de Kazimierz Bartel ekfunkciis
- 1929: En Novjorko okazis unua publika prezento de kolora televido
- 1930: Oni fondis Varsovian Rondon de Intelektuloj – organizaĵo de raciistoj kaj liberpensuloj, kies prezidanto iĝis Tadeusz Kotarbiński
- 1931: Rusa-usona inventisto Igor Sikorski ricevis usonan patenton por helikoptero
- 1936: En Uherský Brod fondiĝis ĉeĥa armilfabriko
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: en arbaro apud vilaĝo Lubzina proksime al Ropczyce kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado germana polico pafekzekutis grandan grupon de politikaj malliberuloj alveturigitaj de kastela prizono en Rzeszów (laŭ fontoj estis 83 aŭ 104 personoj, inter ili 42 membroj de subteraj junularaj organizoj) kaj en Nowy Sącz pafmortigis 90; en Kovno okazis proceso de konspira Tendaro de Batalanta Pollando, en kiu juĝejo kondamnis al mallibero 5 personojn po 2 ĝis 15 jaroj; Nov-Jorko: estigo de Ago-Komitato por Helpo al Rifuĝintoj de Pollando kun la taskoj "serĉado de laboro, organizado de propraj produktejoj, senpagaj loĝejoj por senhejmuloj kaj kursoj de la angla lingvo"; post evakuo de Francio Monda Asocio de Poloj el Eksterlando kun la sidejo en Londono eldonis la unuajn komunikojn kaj gazetarajn informojn: Sirio: en Homs komenciĝis evakuo de Memstara Brigado de Karpataj Pafistoj al Palestino sub komando de brita generalo Archibald Wavell; registaro de Rumanio akceptis la sovetan ultimaton - nokte universala mobilizo, reĝo Karolo la 2-a turnis sin al Germanio lun la peto pri garantio de la landlimoj kaj alsendo de militara misio; Francio: germanaj trupoj setliĝis en Bordeaux atingante landlimon kun Hispanio
- 1941: Sesa tago de fulmomilita germana invado al Sovetunio: germanaj polictrupoj bruligis Grandan Sinagogon en Bjalistoko kun ĉirkaŭ 2000 judoj, ene enprizonigitaj; germanaj soldatoj pafmortigis apud Lubaczów ĉirkaŭ 300 polojn; Hungario deklaris militon kontraŭ Sovetunio; en Rumanio komenciĝis tritaga pogromo de judoj en Iași - pereis ne malpli ol 13 266 personoj
- 1942: En koncentrejo Dachau mortis pola pastro Józef Prądzyński, unu el kunkreintoj de konspira organizaĵo "Patrujo"; en Inowrocław kaj ĉirkaŭaĵoj oni malpermesis instrui polajn kaj germanajn infanojn en la samaj lernejoj; Nord-Afrika kampanjo: trupoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio postkuris britojn en Provinco Matruh; laŭvica renkonto de Adolf Hitler kun finna marŝalo Carl Gustaf Emil Mannerheim; Moskvo: subskribo de "Interkonsento inter Sovetunio kaj Britio pri financado de britaj militistaj transportoj"
- 1943: Ĝis tiu ĉi tago germanaj regopovoj de Galicio deportis 454 329 judojn kaj rabis de ili 97,581 tunojn da oraj moneroj, ĉirkaŭ 90 tunojn da arĝentaj kaj oraj kolĉenoj, 4326,78 tunojn da arĝentaj rompaĵoj, 20,952 tunojn da orajn ringojn kaj 35 vagonoj da peltoj; Pola Rezistomovado: taĉmento de Popola Gvardio je la nomo de Ludwik Waryński atakis minejon en Tenczynek (apud Krzeszowice) trovante 450 kilogramojn da eksplodaĵoj kaj eksplodigis ŝakton; Varsovio: Grupo de Eta Sabotado "Wawer" hisis polan flagon en fenestra turo de la Reĝa Kastelo; Sovetunio: Konsilio de Popolkomisaroj publikigis voĉdonon pri kreo ĉe Popola Defend-Komisaro de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko komitatojn pri polaj infanoj
- 1944: De koncentrejo Aŭŝvico fuĝis du junaj socialistoj; Gestapo malkovris en Jastrzębie Dolne deponejon de armiloj kaj paf-provizo apartenanta al polaj partizanoj en Silezio; taĉmento de Pola Enlanda Armeo el areo Włoszczowa atakis stacidoman gardejon prenante al mallibero 16 vlasovanojn; Krimeo: amasa deporto de la krimeaj armenoj, bulgaroj kaj grekoj (24-a ĝis 27-a de junio) okazigita post la deportado de krime-tataroj; usona 15-a Aviada Armeo atakis Budapeŝton; Orienta Fronto: sovetaj armeoj 43-a kaj 39-a likvidis sudokcidente de Vitebsk ĉirkaŭitan germanan 53-an Armean Korpuson, maldekstra alo de 3-a Belorusa Fronto liberigis Orŝa, 2-a BF transiris Dnestron, kaj dekstra alo de 1-a BF ĉirkaŭis germanan 9-an Armeon defendantan Babrujsk-regionon; Okcidenta Fronto: usona 7-a Armea Korpuso rompis organizitan reziston de germanoj en Cherbourg, brita 30-a Armea Korpuso okupis Rauray
- 1945: Direktivo de Ruĝa Armeo pri retirigo de soveta armeo el Ĉeĥoslovakio; Josif Stalin ricevis la titolon de generalissimus
- 1950: Stalinismo: en Prago estis justice murdita ĉeĥa politikistino Milada Horáková - pri gracopeto apelaciis al komunista prezidento Klement Gottwald i.a. Albert Einstein, Winston Churchill kaj Eleanor Roosevelt
- 1950: Korea milito: Usono decidis sendi soldatojn al Koreio
- 1950: Pola Sejmo voĉdonis familian kodon, en kiu oni i.a. malaltigis aĝon de plenkreskeco de 21 al 18 jaroj
- 1957: Burjatio: en tertremo kun surcentro en ĉirkaŭaĵo de Ĉita en suda Siberio pereis ĉirkaŭ 1200 personoj
- 1959: Havajo referendume aliĝis kiel la 50-a subŝtato al Usono
- 1967: En Londono ekfunkciis bankaŭtomato, unua en la mondo
- 1968: Dokumento Du mil vortoj de la Praga printempo 1968 aperis
- 1973: Urugvajo: puĉo de Juan María Bordaberry
- 1976: Unua identigebla kazo de ebola malsano okazis en Sudano
- 1977: Ĝibutio fariĝis sendependa de Francio
- 1977: Ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising Joseph Ratzinger estis nomumita kardinalo fare de papo Paŭlo la 6-a
- 1978: Lanĉo de la raketo Sojuz-30 kun pola kosmonaŭto Mirosław Hermaszewski
- 1980: Sirio: dum la ribelo de islamistoj okazis flanke de registaro masakro de malliberuloj en Palmira - pereis 500-1000 malliberuloj kune kun suspektitoj
- 1985: Fermo de la Ŝoseo 66 liganta Ĉikagon kun Los-Anĝeleso
- 1991: Jugoslava Popola Armeo eniris al Slovenio post anonco de sendependeco - komenco de la 10-taga milito (ambaŭflanke pereis 63 soldatoj)
- 1994: En la venengasa atako de Aum Shinrikyo en la japana urbo Macumoto mortis kelkaj personoj kaj kelkcent vundiĝis
- 1995: Hamad bin Ĥalifa Al Thani rezulte de puĉo iĝis emiro kaj ĉefministro de Kataro
- 1998: Apud Ĥarkovo kun partopreno de polaj kaj ukrainaj prezidentoj Aleksander Kwaśniewski kaj Leonid Kuĉma oni inaŭguris fondon de la pola-ukraina Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkovo - iniciato de la Federacio de Katinaj Familioj
- 2004: Boris Tadić gajnis prezidentan balotadon en Serbio
- 2004: Valdas Adamkus gajnis prezidentan balotadon en Litovio
- 2007: Gordon Brown iĝis ĉefministro de Britio
- 2007: Unesko-komitato debatanta en Novzelando decidis, laŭ propono de Pollando kaj Israelo, pri nomŝanĝo en la listo de la Monda heredaĵo de Unesko pri la estinta genocidejo: Aŭŝvico-Birkenau. Germana-nazia koncentrejo kaj ekstermejo (1940-1945)
- 2007: Kartvelio: rusa armeo retiriĝis de la lasta el du militistaj bazoj el Aĥalkalako
- 2008: 20-metra malvarmiga turo de atomcentralo en Jongbjono estis eksplodigita konforme al interkonsento inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio kontraŭ ties nutraĵhelpo
- 2008: Oficanta prezidento de Zimbabvo Robert Mugabe gajnis laŭvican prezidentan balotadon
- 2009: En Ĉinio estis fondita Bilibili, retejo pri videoludado
- 2010: En Kirgizujo 90% de voĉdonintoj referendume elektis novan konstitucion
- 2013: Kevin Rudd la duan fojon iĝis ĉefministro de Aŭstralio
- 2014: Kartvelio, Moldava Respubliko kaj Ukrainio subskribis asociigitajn interkonsentojn kun Eŭropa Unio.
- 2015: Tajvano: 15 personoj pereis kaj 497 vundiĝis pro eksplodo kaj incendio en amuzparko en Novtajpeo - ĉirkaŭ 183 bezonis intensan medicinon
- 2016: Dum la enlanda milito en Jemeno 51 personoj pereis (en tio 8 teroristoj), kaj 37 vundiĝis en serio de atencoj kontraŭ militistaj gardejoj en urbo Al-Mukala - ĝis aprilo de la sama jaro bastiono de Al-Kaida sude de la lando
NaskiĝojRedakti
- 1040: Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario el Arpad-dinastio (m. 1095)
- 1350: Manuelo la 2-a Palaeologa, orient-romia imperiestro (m. 1425)
- 1462: Ludoviko la 12-a, reĝo de Francio el dinastio Domo de Valois (m. 1515)
- 1550: Karlo la 9-a, reĝo de Francio dum kies regado okazis la Masakro de la Sankta-Bartolomea tago (m. 1574)
- 1740: John Latham, angla ornitologo, nomata avo de aŭstralia ornitologio (m. 1837)
- 1784: George Onslow, franca komponisto, konata de arĉkvartetoj kaj arĉkvintetoj (m. 1853)
- 1806: Augustus De Morgan, angla matematikisto kaj logikisto enkondukinta la terminon matematika indukto (m. 1871)
- 1817: Louise von François, germana verkistino kun hugenotaj radikoj (m. 1893)
- 1839: George Mary Searle, usona astronomo kaj pastro, malkovrinta ses galaksiojn (m. 1918)
- 1846: Charles Stewart Parnell, irlanda terposedanto, fondinto kaj estro de Irlanda Parlamenta Partio, nacia gvidanto por aŭtonomeco (m. 1891)
- 1850: Lafcadio Hearn, kosmopolita aŭtoro grek-irlanddevena verkanta en la angla kaj japana, orientalisto (m. 1904)
- 1859: Gustav Plaehn, germana filologo kaj lernejestro
- 1869: Emma Goldman, usona anarkiistino kaj feministino juddevena (m. 1940)
- 1876: Artur Dinter, germana verkisto kaj pedagogo simpatianta kun dekstra ekstremismo (m. 1948)
- 1880: Helen Keller, blinda kaj surda usona verkistino (m. 1968)
- 1884: Gaston Bachelard, franca filozofo pri scienco kaj de poezio, memlernanto, profesoro de la Universitato de Parizo (m. 1962)
- 1892: Erich Köhler, germana politikisto kaj ekonomikisto (m. 1958)
- 1894: Lajos Lévai, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1974)
- 1904: Johan Weinhengst, aŭstr-germana verkisto, aŭtoro de esperantlingva romano Tur-Strato 4, kunlaboranto de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista kaj "La Socialisto" (m. 1945)
- 1908: Władysław Raginis, pola kapitano, heroa komandanto de la defendo de Wizna, sinmortiginto, distingita per Milita Ordeno Virtuti Militari (m. 1939)
- 1908: João Guimarães Rosa, brazila kuracisto, diplomato, poligloto kaj verkisto (m. 1967)
- 1909: Hilde Domin, germana lirikistino kaj verkistino (m. 2006)
- 1917: Piroska Demény, rumania hungara muzikfolkloristo (m. 1994)
- 1927: Tibor Csernus, hungara pentristo, monotipisto kaj grafikisto (m. 2007)
- 1928: Kálmán Kulcsár, hungara juristo, sociologo, ministro, profesoro, diplomato, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 2010)
- 1928: Zbigniew Antoni Kruszewski, pola politologo, nepo de esperantisto Antoni Grabowski, kiel skoltestro partopreninta la ribelon de Varsovio kaj batalojn en Italio sub komando de pola generalo Stanisław Maczek
- 1930: József Mátyás, hungara pentristo de Rumanio (m. 2002)
- 1931: Guy Licoppe, belga radiologo kaj latinisto, membro de Academia Latinitati Fovendae
- 1931: Martinus Veltman, nederlanda fizikisto, nobelpremiito (m. 2021)
- 1932: Anna Moffo, usona kantistino italdevena (soprano) (m. 2006)
- 1934: Viktar Karamazaŭ, belorusa verkisto, scenaristo kaj ĵurnalisto
- 1934: Mária J. Nagy, rumania hungara lingvistino
- 1935: Laurent Terzieff, franca aktoro kaj teatro-reĝisoro (m. 2010)
- 1941: Krzysztof Kieślowski, pola filma reĝisoro, plurjara membro de la Usona Filma Akademio, laŭreato de Eŭropa Filmpremio kaj Ora Leono (m. 1996)
- 1941: Mike Honda, usona politikisto, membro de la Usona Domo de Reprezentantoj
- 1947: Tron Øgrim, norvega ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto, kontribuanto al Norvega Vikipedio, longdaŭra membro de Norvega Esperantista Ligo, partoprenanto de Universalaj Kongresoj de Esperanto (m. 2007)
- 1951: Mary McAleese, prezidentino de Irlando aganta por interkompreniĝo de katolikoj kaj protestantoj en Ulster
- 1955: Isabelle Adjani, franca aktorino kaj kantistino alĝerdevena
- 1956: Scott Cunningham, usona verkisto pri viko (m. 1993)
- 1956: Ted Haggard, usona evageliisma pastoro
- 1957: István Péter Szakács, rumania hungara verkisto, literaturhistoriisto, publicisto
- 1964: Wojciech Cejrowski, pola verkisto, ĵurnalisto, satiristo, vojaĝisto, fotisto, filmisto kaj publicisto. ligita kun Radio Wnet
- 1966: Jeffrey Jacob Abrams, usona filma kaj televida produktoro, komponisto, reĝisoro
- 1971: Dipendra, reĝo de Nepalo, ligita al la masakro de la nepala reĝfamilio (m. 2001)
- 1971: Kieren Keke, naura kuracisto kaj politikisto
- 1977: Cyril Wong, singapura verkisto, kontratenoro
- 1985: Nico Rosberg, germana aŭtosportisto
- 1996: Tanay Chheda, barata infana aktoro, konata de la roloj en Kvartalaĉa-hundo Milionulo kaj Sorĉistino Lili - la vojaĝo al Mandolan
MortojRedakti
- 444: Cirilo de Aleksandrio, patriarko de Aleksandrio, doktoro de eklezio, sanktulo
- 992: Conan la 1-a, duko de Bretonio (n. 927)
- 1194: Sanĉo la 6-a, reĝo de la Reĝlando de Navaro (n. 1150)
- 1296: Floris la 5-a de Holando, grafo de Holando kaj Zelando (n. 1254)
- 1458: Alfonso la 5-a, reĝo de Aragonio, Valencio, Majorko, Sicilio kaj Sardio (n. 1396)
- 1574: Giorgio Vasari, itala arkitekto, pentristo, biografo de florencaj artistoj kiel Leonardo da Vinci, Rafaelo kaj Mikelanĝelo (n. 1511)
- 1648: Arngrímur Jónsson, islanda pastro, historiisto kaj verkisto pri sagaoj en latino (n. 1568)
- 1794: Wenzel Anton Kaunitz, aŭstra ŝtatisto kaj diplomato ĉeĥdevena, inspirinto de la unua dispartigo de Pollando fare de Habsburgoj (n. 1711)
- 1814: Johann Friedrich Reichardt, germana komponisto kaj muzikkritikisto (n. 1568)
- 1839: Ranjit Singh, fondinto de Sika Imperio sur la Hinda subkontinento (n. 1780)
- 1844: John Dalton, angla fizikisto, kemiisto kaj meteologo, esplorinto de kolorblindeco (n. 1766)
- 1844: Joseph Smith, fondinto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (n. 1805)
- 1848: Heinrich Zschokke, germana-svisa verkisto kaj politikisto (n. 1771)
- 1856: Joseph Meyer, germana eldonisto kaj entreprenisto (n. 1796)
- 1863: Zygmunt Sierakowski, pola generalo en rusa armeo, komandanto de la januara ribelo kontraŭ Rusa Imperio, ekzekutita (n. 1827)
- 1913: Philip Sclater, angla advokato kaj ornitologo okupiĝanta pri zoogeografio (n. 1829)
- 1916: Ştefan Luchian, rumana pentristo de floroj (n. 1868)
- 1930: Benedek Jancsó, hungara historiisto, aŭtoro de biografioj pri Albert Szenci Molnár, Ferenc Kölcsey (n. 1854)
- 1931: Imre Tivai Nagy, hungara ekonomifakulo, publicisto, redaktoro (n. 1849)
- 1944: Milan Hodža, ĉeĥoslovaka politikisto, slovaka politikisto (n. 1878)
- 1945: Emil Hácha, protektorata prezidento de Moravio kaj Bohemio (n. 1872)
- 1946: Manó Beke, hungara matematikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, okupiĝanta pri diferenciala ekvacio (n. 1862)
- 1950: Milada Horáková, ĉeĥa politikistino kaj parlamentanino, murdita (n. 1901)
- 1952: József Lestyán, rumania hungara arthistoriisto (n. 1886)
- 1960: Pierre Monatte, franca laboristo kaj sindikatisto (n. 1881)
- 1975: Robert Stolz, aŭstra komponisto kaj dirigento (n. 1880)
- 1984: Péter Hédervári, hungara verkisto, ĵurnalisto, geologo, amatora astronomo (n. 1931)
- 1989: Marcell Clemens, saksa-hungara kuracisto, kirurgo kaj urologo (n. 1920)
- 1994: Zdeňka Švábíková-Kožíková, ĉeĥa aktorino, unua edzino de la verkisto František Kožík, rolinta en esperanta Verda Stacio (n. 1912)
- 1996: Béla Sebe, rumania hungara biologo, aŭtoro de preskaŭ 200 laboraĵoj (n. 1935)
- 1997: András Fodor, hungara poeto kaj tradukisto, distingita per premio Kossuth (n. 1929)
- 1998: Zsolt Bende, hungara operkantisto (baritono), altlerneja instruisto (n. 1926)
- 2001: Tove Jansson, finna verkistino svedlingva, aŭtorino de libro-serio pri Mumintroloj, parte esperantigita kiel Muminvalo (n. 1914)
- 2001: Jack Lemmon, usona aktoro, laŭreato de la Honora Ora Urso (n. 1925)
- 2004: Ramdat Misier, prezidento de Surinamo, membro de la Nacia-Demokratia Partio de Surinamo (n. 1926)
- 2010: Antoine de La Garanderie, franca pedagogo kaj filozofo (n. 1920)
- 2014: Leslie Manigat, prezidento de Haitio, edzo de Mirlande Manigat (n. 1930)
- 2015: Gerd Bacher, aŭstra ĵurnalisto kaj longtempa ORF-generalintendanto (n. 1925)
- 2016: Alvin Toffler, usona verkisto kaj futurologo, reprezentanto de aplikataj sciencoj emfazinta teknologion kaj telekomunikadon (n. 1928)
- 2016: Bud Spencer, itala kaj filma aktoro, olimpikisto pri naĝado, doktoro de jurscienco, aŭtoro de pluraj patentoj (n. 1929)
- 2017: Geri Allen, usona ĵazpianistino, komponistino, muziketnologino kaj altlerneja instruistino (n. 1957)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Kataro: Datreveno de ekregiĝo fare de emiro Hamad bin Ĥalifa at-Tani
- Nacia tago en Ĝibutio, tago de la sendependiĝo (1977)
- Romkatolika Kalendaro: Sankta Cirilo de Aleksandrio, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- Christopher Street Day - festo de GLAT-movado, okaze de la datreveno pri okazintaĵoj en Stonewall Inn
- Monda Tago de Fiŝkaptado- fikita en 1984 de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de UN
- Pollando: Batal-Tago kontraŭ Diabeto
Tagoj de semajnoRedakti
La 27-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.