Bilibili

ĉinlingva filmetokunhaviga retejo

Bilibili (skribita bilibili; ĉine 哔哩哔哩; pinjine: bìlībìlī) estas retejo de disdonataj videoj kies temoj estas Animeo, mangao, kaj Videoludo-komunumo en la Ĉina Popola Respubliko, kie uzantoj povas submeti, vidi kaj aldoni komentariajn subtitolojn al videoj. La retejo uzas Flash Video kaj HTML5-teĥnologiojn por montri videojn submetitajn de uzantoj, kiuj estas gastigitaj de tria-personaj fontoj, dum tio aspektas kiel samtempa supertavola subtitola sistemo por interaga reluda eksperimento.

Bilibili

Dosiero:Bilibili公司大门.jpg, Bilibili, Guocheng Centre.jpg

Lasta stabila versio 5.27.0
Retejo www.bilibili.com
vdr

Inspirita de similaj retejoj de disdonataj videoj Nico Nico Douga kaj AcFun, la fondinto de Bilibili, Xu Yi (ĉine 徐逸; pinjine: xúyì), kreis prototipan retejon nomitan Mikufans.cn en tri tagoj post universitata diplomitiĝo. Li lanĉis la retejon la 25-an de januaro 2010 kun nomo Bilibili.[1] Poste en 2011 li fondis ekfirmaon, Hangzhou Huandian Technology,[2] por administri la disvolviĝon kaj mastrumadon de Bilibili.

Referencoj redakti

  1. Lou, Xiaojing (Aprilo 30, 2012). “哔哩哔哩吐槽动漫 - Bilibili Talks About Anime & Manga Industry”, CBN Weekly 16. 
  2. (2011-12-20) “杭州幻电科技有限公司开业公告 - The Opening Announcement of Hangzhou Huandian Technology LLC”, News Center of Zhejiang Provincial Administration for Industry & Commerce (ĉina). Alirita 2012-10-01.. 

Eksteraj ligiloj redakti