Heinrich Zschokke

germana verkisto

Johann Heinrich Daniel ZSCHOKKE (naskiĝinta la 22-an de marto 1771 en Magdeburg, mortinta la 27-an de junio 1848 sur la bieno Blumenhalde en Aarau) estis germana-svisa verkisto kaj politikisto.

Heinrich Zschokke
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1771 (1771-03-22)
en Magdeburgo
Morto 27-an de junio 1848 (1848-06-27) (77-jaraĝa)
en Araŭo
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioSvislando vd
Alma mater Alma Mater Viadrina vd
Familio
Infanoj Theodor Zschokke • Olivier Zschokke • Emil Zschokke • Alexander Gottfried Zschokke vd
Parencoj Erwin Zschokke • Richard Zschokke • Bruno Zschokke vd
Profesio
Alia nomo Verfasser des Abällino vd
Okupo verkistopolitikisto • romanisto • historiistodramaturgo vd
Aktiva en Frankfurto ĉe Odro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Heinrich Zschokke, verkisto kaj politikisto

Vivo redakti

Zschokke frekventis la monakejan lernejon kaj la gimnazion Altstädter Gymnasium magdeburgan. De tie li malaperis tuj en januaro 1788; unu jaron li estis privata instruisto en Schwerin kaj estis poste du jarojn teatraĵpoeto vojaĝanta kun teatrotrupo. En 1790 li ekstudentis en Frankfurto ĉe Odro pri teologio, filozofio, jurscienco. Tiam li verkis la romanon Abällino, der große Bandit (1794), kiu sub drama formo (1795) baldaŭ enscenigitis en tuta Germanujo. En 1792 Zschokke habilitiĝis kiel privata docento en Frankfurto; tamen li ekmigradis en majo 1795 kaj eksetlis en 1795 en la Kantono Grizono. Tie, en Reichenau, li iĝis lernejestro. Samloke li verkis Geschichte des Freistaats der drei Bünde im hohen Rätien (1798). Post la fermo de la de Zschokke ekfloriĝinta instituto pro tiutempe tipaj cirkonstancaj (1798) Zschokke iĝis simpatianto de la modestaj patriotismuloj kaj iĝis deputito en Aarau ĉe la svisaj kaj la francaj administracioj. En 1799 li nomumitis estro pri la sekcio de edukado kaj registara komisaro de la svisa ekzekutivkonsilio en Unterwalden, poste ankaŭ en Uri, Schwyz kaj Zug. Krome li fondis societon pri la antaŭenpuŝo de komuna respondeco kaj la influan gazeton "Aufrichtiger Schweizerbote".

Nomumite en 1800 registara komisaro li organizis la administracion en la itallingva Svisujo (kantonoj Lugano kaj Bellinzona). Kiel prefekto de la Kantono Bazelo, kie la dekonaĵa kaj grunda impostosistemoj estis tro premaj, Zschokke persone; sub danĝeraj kondiĉoj peris pacon inter ribeloj kaj ŝtataj instancoj (ekz. per parolado en oktobro 1800).

Dum libera tempo li verkis Historische Denkwürdigkeiten der helvetischen Staatsumwälzung (1803-1805).

Retiriĝo unua de la publiko redakti

Kiam la centra registaro de Berno post la Packontrakto de Lunéville (1801) klopodis reenkonduki federalismajn strukturojn, Zschokke ekspolitikistis kaj retiriĝis por dediĉi sin tute al siaj ŝatokupoj.

En printempo de la jaro 1802-a li aĉetis la Kastelon Biberstein apud Aarau. En 1804 li nomumitis fare de la regantoj de la Kantono Argovio membro de la forsta kaj mineja konsilio, post kiam li fariĝis svisa ŝtatano. Tiam Zschokke verkis: Der Gebirgsförster (1804) kaj Der Alpenwäldler (1804). Post la repreno de laboroj por la gazeto "Aufrichtiger und wohlerfahrener Schweizerbote kaj per la verko Des Schweizerlandes Geschichte für das Schweizervolk (1822) Zschokke denove feliĉe influis la novan organizaĝon de Svislando. La de li inter 1807-13 neinterrompite eldonitaj folioj Miszellen für die neueste Weltkunde brilis per riĉeco enhava kaj juĝoj trafaj. Krome li eldonis ekde 1811 la monatogazeton "Erheiterungen" kie aperis la plejmulto de liaj rakontoj.

En 1810 li translokiĝis de Biberstein al la urbo Aarau; inter 1813-14 li peris inter diversaj konfliktoj defendante samtempe per granda obstineco la interesojn de sia hejma kantono. En 1814 li elektitis en 1814 en Argovio en la Granda konsilio de la leĝdonanoj. Petite de Schlichtegroll redakti por "Denkschriften der Münchener Akademie" alineon certan pri bavara historio, li verkis la bone legebla historia libro Geschichte des bayrischen Volkes und seiner Fürsten (1813–18).

En 1817-18 li konstruigis al si ĉe la piedo de la Ĵuraso, kontraŭe al la urbo Aaraŭ, kamparan domon nomitan Blumenhalde. Sinsekvo de Miszellen für die neueste Weltkunde estis la verko Überlieferungen zur Geschichte unsrer Zeit (1817–23). Sed intertempe li havis multajn malamikojn, kvankam la oficialuloj superŝutis lin de honoroj. Multaj vidis en li nur homon revolucian, malamikon de religio kaj burĝa socia ordo. Li do retiriĝis pli kaj pli denove el la publika vivo.

Honoroj redakti

En 1894 starigitis en lia honoro monumento en Aarau (de A. Lanz).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 998-999, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti