Isabelle Adjani
Isabelle Yasmine ADJANI [izaBEL jasMIN aĝaNI] (naskiĝis la 27-an de junio 1955 en Parizo), estas franca aktorino.
Ŝi debutis en teatro kiam ŝi estis 14-jara, poste eniris en Comédie Française, kaj famiĝis fine de la 1970-aj jaroj dank'al kino, ludante en policaj, dramaj, komediaj aŭ kostumitaj filmoj. Ŝi gajnis kvar César-ojn por plej bona aktorino.
Biografio
redaktiIsabelle Adjani naskiĝis en 1955 en Parizo de alĝera patro, Mohammed kaj de germana patrino, Augusta, kromnomita Gusti, mortinta en februaro 2007.
Ŝi trapasis infanecon kun sia plijuna frato en Gennevilliers, en nord-okcidenta ĉirkaŭurbo de Parizo, studis en kolegio en Courbevoie, kaj havis sian unuan rolon, kiam ŝi estis 14-jara, en porinfana filmo Le Petit Bougnat.
Ŝi eniris en Comédie-Française en 1972, kie ŝi estis rimarkita interpretante la rolon de Agnès en L'École des femmes, de Molière. En kino, ŝi estis rivelita al la publiko de La Gifle de Claude Pinoteau, kies sukceso pelis ŝin en la rondon de plej popularaj francaj aktorinoj. Iuj el la plej prestiĝaj reĝisoroj ludigis ŝin: François Truffaut (L'Histoire d'Adèle H.), André Téchiné (Barocco), Roman Polański (Le Locataire), ktp.
En 1981, ŝi ludis en Possession de Andrzej Żuławski kaj Quartet de James Ivory. Ambaŭ filmoj havigis al ŝi premion de virina interpretado en Festivalo de Cannes.
En Possession, ŝi interpretis virinon, kies edzo, ludita de Sam Neill suspektas, ke ŝi havas amanton. Li dungas privatan detektivon, kiu estas murdita en teruraj cirkonstancoj. Li ekkonscias, ke la nova amanto de sia edzino ne estas homa... Adjani gajnis César-on por plej bona aktorino. Dudek jarojn poste, fininte filmadon en La repentie, ŝi deklaris al Studio Magazine, ke ŝi malamegas tiun filmon: "Mi ŝuldas al la «mistiko» de Andrzej Żuławski esti malkovrinta ion, kion mi neniam volus esti malkovrinta... Possession estis nefarebla filmo, kaj tio, kion mi faris en tiu filmo same estis nefarebla, tamen mi faris ĝin, kaj kio okazis en tiu filmo kostis al mi tiom multe... Malgraŭ ĉiuj premioj, ĉiuj honoroj kiujn mi ekhavis, neniam plu tia traŭmo, eĉ ne... en inkubo!".
Kiel multaj aliaj aktorinoj, ŝi ankaŭ elprovis kantadon: Serge Gainsbourg gvidis ŝiajn unuajn paŝojn en tiu metio en 1974, registrigante ŝin Rocking Chair por televida spektaklo de Maritie kaj Gilbert Carpentier. En 1983, ŝi registris tutan albumon sub la direkto de Gainsbourg kaj ŝia kanzono Pull Marine, kiu profitis muzikvideon de Luc Besson, fariĝis n-ro 1 kiel unuopaĵo. Kelkajn jarojn poste, ŝi eligis unuopaĵon La princesse au petit pois verkitan sen Gainsbourg, kiu ne sukcesis. Nova albumo verkita de Pascal Obispo estis antaŭ-planita komence de 2007.
Ŝi ĝis nun estas la sola aktorino, kiu gajnis kvarfoje César-on por plej bona aktorino en unua rolo, ŝi ankaŭ estis kandidato por Oskaro por siaj roloj de Adèle Hugo (L'Histoire d'Adèle H.) kaj de Camille Claudel (Camille Claudel). La vesperon de sia césar por tiu interpretado, ŝi kaŭzis sensacion legante parton de romano The Satanic Verses de Salman Rushdie, kiu tiam estis minacata de islama fatwa. Kelkajn monatojn antaŭe, malica onidiro raportis, ke ŝi mortis pro aidoso, devigante ŝin aperi en vespera televida ĵurnalo por dementi. Tre zorgante la respekton de sia privata vivo, ŝi konsentas al tre malmultaj intervjuoj kaj minimume aperas publike.
En 1996, laca pro la postsekvado de fanatikuloj kaj de amasmedioj, kiun ŝi suferis en Parizo, la aktorino transloĝiĝis al Svislando, en Ĝenevo. Ŝi deklaris je sia alveno: "Kiam oni havas la eblon oferti pli bonan vivkvaliton al siaj infanoj, oni ne hezitu". Ŝi tamen revenis al Parizo iom poste, por ludi La Dame aux camélias sur scenejo. Pli malfrue, ŝia sentimentala fiasko kun muzikisto Jean-Michel Jarre estis abunde prikomentita en amaskomunikiloj.
Isabelle Adjani revenis al teatro en aŭtuno 2006 por ludi titolrolon de La dernière nuit pour Marie Stuart, skota reĝino mortigita en 1587.
De la 11-a de junio ĝis la 16-a de julio 2007, ŝi ludis en regiono de Fontainebleau, novan televidan adapton de Mariage de Figaro de Beaumarchais, simple titolitan Figaro kaj reĝisoritan de Jacques Weber, en kiu ŝi reprenis la rolon de grafino Almaviva.
Ŝi havas du filojn, la unua de la reĝisoro Bruno Nuytten, Barnabé, naskita en 1979 kaj la dua de la aktoro Daniel Day Lewis, Gabriel-Kane, naskita en 1995. Barnabé estas kantisto kaj muzikisto en la grupo Makali, kiun li fondis kun siaj amikoj, kaj regule ludas sur scenejo.
Filmografio
redakti- 1970: Le Petit Bougnat de Bernard Toublanc-Michel - Rose
- 1972: Faustine et le bel été de Nina Companéez - Camille
- 1973: L'École des femmes de Raymond Rouleau - Agnès
- 1974: Le Secret des Flamands de Robert Valey - Maria
- 1974: La Gifle de Claude Pinoteau - Isabelle Doulean
- 1975: L'Histoire d'Adèle H. de François Truffaut - Adèle Hugo
- 1976: Barocco de André Téchiné - Laure
- 1976: Le Locataire de Roman Polański - Stella
- 1977: Violette et François de Jacques Rouffio - Violette
- 1978: The Driver de Walter Hill - Ludantino
- 1979: Nosferatu: Phantom der Nacht de Werner Herzog - Lucy Harker
- 1979: Les Sœurs Brontë de André Téchiné - Emily Brontë
- 1981: Clara et les chics types de Jacques Monnet - Clara
- 1981: Quartet de James Ivory - Marya Zelli
- 1981: Possession de Andrzej Żuławski - Anna / Helen
- 1981: L'Année prochaine… si tout va bien de Jean-Loup Hubert - Isabelle
- 1982: Antonieta de Carlos Saura - Antonieta Rivas Mercado
- 1982: Tout feu, tout flamme de Jean-Paul Rappeneau - Pauline Valance
- 1983: Mortelle Randonnée de Claude Miller - Catherine Leiris / Lucie, "Marie"
- 1983: L’Été meurtrier de Jean Becker - Eliane
- 1985: Subway de Luc Besson - Helena
- 1986: T'as de beaux escaliers tu sais de Agnès Varda
- 1987: Ishtar de Elaine May - Shirra Assel
- 1988: Camille Claudel de Bruno Nuytten - Camille Claudel
- 1989: L'Après-Octobre de Merzak Allouache
- 1990: Lung Ta: les Cavaliers du vent de Franz-Christoph Giercke] kaj Marie-Jaoul de Poncheville - Rakontantino
- 1993: Toxic Affair de Philomène Esposito - Pénélope
- 1994: La Reine Margot (La Reĝino Margot) de Patrice Chéreau - Margot
- 1996: Diabolique de Jeremiah S. Chechik - Mia
- 1998: Paparazzi de Alain Berbérian - Ŝi mem
- 2002: La repentie de Laetitia Masson - Charlotte
- 2002: Adolphe de Benoît Jacquot - Ellénore
- 2003: Bon voyage de Jean-Paul Rappeneau - Viviane
- 2003: Monsieur Ibrahim et les fleurs du Coran de François Dupeyron - Stelulino
- 2008: New York, I Love You
- 2008: Dernière Adresse de Martine Dugowson
- 2008: Le paradis, c'est complet de Yamina Benguigui
- 2009: La journée de la jupe de Jean-Paul Lilienfeld — Sonia Bergerac
- 2010: Mammuth de Gustave de Kervern kaj Benoît Delépine
- 2011: Aïcha de Yamina Benguigui
- De Force de Frank Henry
- 2012: David et Madame Hansen de Alexandre Astier
- 2013: Ishkq in Paris de Prem Raj
- 2014: Sous les jupes des filles de Audrey Dana
- 2016: Carole Matthieu de Louis-Julien Petit
- 2017: Call My Agent! de Jeanne Herry
- 2018: The World Is Yours de Romain Gavras
- Capitaine Marleau de Josée Dayan
- 2019: Meet Me by the Gates de Nicolas Bary
- 2021: Soeurs de Yamina Benguigui
- 2022: Peter von Kant de François Ozon
- Quelques mots de Antoine Carlier
- Masquerade de Nicolas Bedos
- Diane de Poitiers, la plus que reine de Josée Dayan
Teatro
redaktiIsabelle Adjani eniris en Comédie-Française en 1972, kiel pensiulino, netrapasinte la deviga studadon ĉe la "Conservatoire national d’art dramatique". Ŝi restis tie dum tri jaroj.
- En Comédie-Française:
- L'École des femmes de Molière reĝisoris Jean-Paul Roussillon
- L’Avare de Molière
- Port-Royal de Henry de Montherlant
- Ondine de Jean Giraudoux
- Ekster Comédie-Française:
- 1972: La Maison de Bernarda Alba de Federico García Lorca , reĝisoris Robert Hossein
- 1983: Mademoiselle Julie de August Strindberg, reĝisoris Jean-Paul Roussillon kaj Christian Benedetti
- 2000: La Dame aux camélias laŭ Alexandre Dumas kaj René de Ceccatty , reĝisoris Alfredo Arias
- 2006: Marie Stuart de Wolfgang Hildesheimer, reĝisoris Didier Long
Televido
redakti- 1973: L'École des femmes, de Raymond Rouleau
- 1973: L’Avare, de René Lucot
- 1974: Le Secret des Flamands, telenovelo, de Robert Valey
- 1975: Ondine, de Raymond Rouleau
- 2008: Figaro, laŭ teatraĵo de Beaumarchais, reĝisoris Jacques Weber, kun Denis Podalydès
- 2009: La journée de la jupe, de Jean-Paul Lilienfeld
Premioj
redakti- 1981: Premio por virina interpretado en Festivalo de Cannes, 1981 en Quartet kaj Possession.
- 1982: César por plej bona aktorino en Possession.
- 1984: César por plej bona aktorino en L'Été meurtrier.
- 1989: César por plej bona aktorino en Camille Claudel.
- 1989: Plej bona aktorino en Berlinale en Camille Claudel.
- 1995: César por plej bona aktorino en La Reine Margot.
- 2003: Premio por plej bona aktorino en romantika film-festivalo de Cabourg en Adolphe.
- 2004: Granda speciala premio de Amerikoj en Monda film-festivalo en Montrealo por la tuto de ŝia kariero.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- A Tribute to Gainsbourg, Isabelle Adjani interpretas Arkivigite je 2006-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
- blogo pri Isabelle Adjani