Bruno Nuytten
Bruno NUYTTEN (28a de Aŭgusto 1945, Melun) estas franca direktoro de fotografio kaj reĝisoro. Li ricevis tri César-premiojn (1977, 1984, 1989) kaj du BAFTA (1988); li instruas en la nacia lernejo FEMIS kies departementon «Image» li estris ĝis 2002 kaj kies akceptoĵurion li prezidis en 2007.
Bruno Nuytten | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1945 (79-jaraĝa) en Melun |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Familio | |
Amkunulo | Isabelle Adjani Tatiana Vialle (en) ![]() ![]() |
Infanoj | Tobias Nuytten (en) ![]() ( ![]() ![]() Barnabé Nuytten (en) ![]() ( ![]() Galathée Nuytten (en) ![]() ( ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro reĝisoro aktoro ĉefkameraisto scenaristo pedagogo ![]() |
Fama direktoro de fotografio, Bruno Nuytten partoprenis en pli ol trideko da filmoj (Les Valseuses, India Song, La Meilleure Façon de marcher, Barocco, Les Sœurs Brontë, Garde à vue, Possession, Tchao pantin, La Pirate, Fort Saganne, Détective, Jean de Florette, Manon des sources…).
Camille Claudel, kiu estis la unua reĝisora kaj fotista klopodo de Nuytten,ricevis la César-premion al la Plej Bona filmo en 1989. En la filmo stelulis kaj kunproduktoris Isabelle Adjani, kun kiu li havis filon, nome Barnabé Saïd-Nuytten. Al Adjani estis atribuita la Ora Urso al la Plej Bona Aktorino en la 39a Berlina Internacia Kinfestivalo pro sia rolo en la filmo.[1]
En lia filmo de 2000, Passionnément, stelulis Charlotte Gainsbourg.
Referencoj
redakti- ↑ "Berlinale: 1989 Prize Winners". berlinale.de. Alirita en 2011-03-10.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Bruno Nuytten angle.