Possession
Possession estas franc-germana psikologi-horora drama filmo de 1981, reĝisorita de Andrzej Żuławski kaj verkita de Żuławski mem kaj Frederic Tuten. La intrigo sekvas la rilaton inter spiono (Sam Neill) kaj lia edzino (Isabelle Adjani), kiu ekmontras pli kaj pli ekstrastravagancan konduton petinte divorcon.
Possession | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Possession |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 25 maj. 1981, 27 maj. 1981, 28 okt. 1983 |
Ĝenro | horora filmo, filma dramo |
Kameraado | Bruno Nuytten |
Reĝisoro(j) | Andrzej Żuławski |
Scenaro | Andrzej Żuławski • Frederic Tuten |
Filmita en | Berlino |
Loko de rakonto | Berlino |
Muziko de | Andrzej Korzyński |
Rolantoj | Isabelle Adjani • Sam Neill • Margit Carstensen • Heinz Bennent • Johanna Hofer • Shaun Lawton • Carl Duering • Ilse Trautschold |
Produktinta firmao | Gaumont |
IMDb | |
Possession, kiel internacia kunproduktoraĵo inter Francio kaj Okcidenta Germanio, estis filmita en Okcidenta Berlino en 1980. Estante la nura anglalingva filmo de Żuławski, ĝi premieris en la 34a Kinfestivalo de Cannes, kie Adjani ricevis la premion al la Plej Bona Aktorino. La scenaron oni verkis dum la tumulta divorco de Żuławski disde la aktorino Malgorzata Braunek, kio iel influis super la rezulto. Kvankam ĝi dekomence iĝis komerce sukcesa nek en Eŭropo nek en Usono, la filmo finfine akiris statuson de kulta filmo kaj estis pli pozitive konsiderita en la lastaj jardekoj.
Intrigo
redaktiMark revenas hejmen en Berlinon kiam lia edzino, Anna, decidas forlasi lin kaj malzorgas sian edzinajn devojn, ekzemple per neglektado de ilia filo. Mark suspektas, ke ŝi havas amanton, nome Heinrich, fanatikulo de Nova Epoko. Sed tiu konfirmas al li, ke ŝi forlasas lin pro aliulo. Kiam la rilatoj de Mark kun lia edzino akriĝas, li konstatas, ke la nova amanto de la edzino ne estas homa. Fakte okazas kelkaj kvereloj, inter kiuj iu rezultas en tranĉilvundoj, murdoj de dungita detektivo kaj ties amanto ktp.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Isabelle Adjani kiel Anna / Helen
- Sam Neill kiel Mark
- Margit Carstensen kiel Margit Gluckmeister
- Heinz Bennent kiel Heinrich
- Johanna Hofer kiel patrino de Heinrich
- Carl Duering kiel detektivo
- Shaun Lawton kiel Zimmermann
Rezulto
redaktiAdjani gajnis César-on por plej bona aktorino. Dudek jarojn poste, fininte filmadon en La repentie, ŝi deklaris al Studio Magazine, ke ŝi malamegas tiun filmon:
|
Referencoj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Possession (film, 1981) en la franca Vikipedio.