Malfermi la ĉefan menuon

Claude Pinoteau (naskiĝis la 25-an de majo 1925, en Boulogne-Billancourt, mortis la 5-an de oktobro 2012, en Neuilly-sur-Seine) estis franca reĝisoro kaj scenaristo. Li mortis pro kancero[1].

Claude Pinoteau
Claude Pinoteau, 2011
Claude Pinoteau, 2011
Persona informo
NomoClaude Pinoteau
Dato de naskiĝo25-a de majo 1925
Loko de naskiĝoBoulogne-Billancourt
Dato de morto5-a de oktobro 2012
Loko de mortoNeuilly-sur-Seine
Okupojreĝisoro kaj scenaristo
Aĝo je morto87
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

Li estis la frato de Jack Pinoteau kaj de Arlette Merry. Ilia patro, Lucien, estis reĝisoro.

BiografioRedakti

Li komencis kiel akcesoraĵisto kaj inspektoro, poste fariĝis help-reĝisoro ekde 1948, notinde de Jean Cocteau (Les Parents terribles), Jean-Pierre Melville (Les Enfants Terribles), Henri Verneuil (Un singe en hiver) kaj de Claude Lelouch (L'Aventure, c'est l'aventure). Li atendis ĝis 1973 por reĝisori sian unuan longdaŭran filmon, Le Silencieux, kun Lino Ventura, kiu fariĝis sukceso.

Post Le Silencieux, li denove alvokis Lino Ventura trifoje por La Gifle, L'Homme en colère kaj La Septième Cible. Krom policaj filmoj aŭ trileroj, Claude Pinoteau filmis komediojn kiel La Gifle, kiu ricevis premion Louis-Delluc, Le Grand Escogriffe kaj ĉefe du epizodojn de La Boum, kiu rivelinte Sophie Marceau, fariĝis tiam grandegaj popularaj sukcesoj.

Dum la 1990-aj jaroj, li turnis sin al drama ĝenro per La Neige et le Feu kaj Les Palmes de monsieur Schutz.

En 2005, li realigis por televido dokumentan filmon dediĉitan al Abbé Pierre. En 2008, li ricevis la 1-an premion Henri-Langlois de urbo Vincennes.

Claude Pinoteau estas entombigita en Tombejo Saint-Vincent en la 18-a arondismento de Parizo.

FilmaroRedakti

Kurt-filmojRedakti

  • 1960: Manureva
  • 1968: L'Enfant seul
  • 1971: Arrêt
  • 1971: L'Iran

FilmojRedakti

Help-reĝisoroRedakti

ReferencojRedakti

  1. Anne-Julie Contenay, « Le réalisateur de La Boum est mort », en Europe1, la 6-an de oktobro 2012.

Eksteraj ligilojRedakti