Robert HOSSEIN (naskiĝis la 30-an de decembro 1927 en Parizo, mortis la 31-an de decembro 2020 en Essey-lès-Nancy) estis franca aktoro kaj reĝisoro.

Robert Hossein
Persona informo
Naskonomo Abraham Hosseinoff
Naskiĝo 30-an de decembro 1927 (1927-12-30)
en 12-a arondismento de Parizo
Morto 31-an de decembro 2020 (2020-12-31) (93-jaraĝa)
en Essey-lès-Nancy
Mortokialo COVID-19
Tombo Cemetery of Vittel
Lingvoj francarusa
Loĝloko Vittel
Ŝtataneco Francio
Alma mater Cours Simon
Familio
Patro André Hossein
Edz(in)o Marina Vlady • Caroline Eliacheff • Candice Patou
Infanoj 4
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • filmaktoro • verkistoaktoro • reĝisoro • produktoro
vdr
Robert Hossein (2013)

Liaj antaŭuloj devenas el Rusio. Li estas unusola filo de muzika komponisto kaj pianisto. Jam en infanaĝo pli interesis lin aktoreco ol lernado kaj pianludo. Kiel dekkvarjara li komencis sendi siajn teatraĵojn por prijuĝo al literatura komisiono kaj je unu jaro pli malfue li aliĝis en aktorkursojn de Tania Balach, René Simon kaj Jean Marchat.

Ekde la jaro 1946 li agadis kiel aktoro kaj pli malfrue ankaŭ kiel reĝisoro en pariza teatro Grand Giugnol, kie li solenis sukceson en ludoj de Sartr Kun elimino de publiko kaj Honesta ĉiesulino.

Ekde duono de la 50-aj jaroj de la lasta jarcento li validiĝis en filmoj kiel reprezentanto de aventuremaj, krimulaj, amantaj kaj misteroplenaj tipoj, kiujn li kreigis ankaŭ en de li reĝisorataj filmoj, plimulte en komercaj hororfilmoj, krudaj melodramoj, aventuremaj kaj kostumaj filmoj.

Pli grandajn artajn ambiciojn li demonstris per sia filma adapto de romano de Victor Hugo Bedaŭrinduloj kun Lino Ventura en rolo de Jean Valjean. La plej grandan popularecon alportis al li romantika staturo de nobla grafo Jeoffrey de Peyrac, pro kiu lia edzino (Michele Mercier) subigas plurajn danĝerojn, en sukcesa serio pri aventuroj de la bela markizino (Angeliko - Angeliko, markizino de anjeloj; Brila Angeliko; Angeliko kaj reĝo; Nedresurema Angeliko kaj Angeliko kaj sultano).

Kiam lia gloro kulminis, li forlasis Parizon, li tre limigis filmigadon, por ke li ekskluzive dediĉu sin al teatro. Li fariĝis arta ĉefo, dramaturgo kaj reĝisoro de Popola teatro en Reims.

Li famiĝis ankaŭ kiel reĝisoro de monumentalaj projektoj (Krozŝipo Potemkin, Templo de Patrino Dia en Parizo, Danton kaj Robenspierre, La viro de nomo Jesuo, Bedaŭrinduloj, Julio Cezaro, Mia nomo estis Marie-Antoinetta k.a.).

El geedzeco kun aktorino Marina Vlady (1954 – 1959) li havas filojn Igor kaj Pierre, el geedzeco kun filino de eksa ministro Caroline Eliaschef (1962 – 1964) li havas filon Nicolas. Nun jam pli ol dudek jaroj li estas edziĝinta kun aktorino Candice Patou, kun kiu li havas filon Julien.