Peter BIERI (naskiĝinta la 23-an de junio 1944 en Berno, mortinta la 27-an de junio 2023 en Berlino) [1] estis svisa filozofo kaj verkisto. Liaj kvin romanoj aperis sub la pseŭdonimo Pascal Mercier, el kiuj furoris Nachtzug nach Lissabon.

Peter Bieri
Persona informo
Aliaj nomoj Pascal Mercier
Naskiĝo 23-an de junio 1944 (1944-06-23)
en Berno
Morto 27-an de junio 2023 (2023-06-27) (79-jaraĝa)
en Berlino,  Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley
Institute for Advanced Study Berlin (en) Traduki
Universitato Harvard
Universitato de Hajdelbergo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
universitata instruisto
filozofo
verkisto de nefikcio Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Night Train to Lisbon
vdr
nokta trajno je la stacidomo de Lisbono; notu ke la ĉefa verko de Biero nomiĝas Nokta vagonaro Lisbonen...

Bieri kreskis en etburĝa ĉirkaŭaĵo en la periferio berna.[2] Estis komponisto patro lia. La abiturientan ekzamenon li pasigis ĉe humanisma berna gimnazio je Kirchfeld lerninte krom la latinan kaj la helenan kaj la hebrean. Poste li komencis studon de klasika filologio en sia naskiĝurbo kiun li interrompis pro transloĝiĝo Londonon pro amrilato. Je Hajdelbergo li sekve studis filozofion, anglistikon kaj hindologion estante disĉiplo de Dieter Henrich, Gerhard Knauss kaj Ernst Tugendhat.[3] En 1971 li doktoriĝis defendinte tezon pri la angla filozofo John McTaggart Ellis McTaggart. Habilitiĝo sukcesis en la 1981-a jaro.

Estante profesoro pri filozofio li instruis kaj esploris ĉe universitatoj de Bielefeld (1981–1983), Hajdelbergo (1983–1990), Marburg (1990–1993) kaj Berlino (1993–2007). Li fokusigis kun aliaj ĉe la sciencista klubo Deutsche Forschungsgemeinschaft la esploradon pri ekkono kaj cerebraj funkcioj. Ekde 1995 Bieri ankaŭ verkistis sub la pseŭdonimo de Pascal Mercier; tri jarojn pli malfrue li malkaŝigis la veran identecon. La en 2004 publikigita romano Nachtzug nach Lissabon iĝis vera furorlibro. En 2007 li retiriĝis pro nekontento pri la scienca mondo el ĉiaj universitaĵoj. Li kritikis ĉe universitatoj treege mondependon kaj sciencan manaĝeradon pro ĉefe komercaj aspektoj.[4] En 2010 li ricevis honoran doktorecon fare de la universitato de Lucerno.[5]

Filozofece

redakti

Fokusoj pri esploradoj liaj kuŝis en la analitika filozofio, filozofia psiĥologio, ekkona teorio kaj etiko. En sia eseo Was macht das Bewußtsein zu einem Rätsel?[6] Bieri kritikis la aserton ke neŭrologio jam delonge senvualigis la sekretojn pri la fenomeno de konscio. Ĉar ĉi-rilate ĉefe la kaŭzojn pri la kialo ne estus liveritaj. Ĉi-punkte la argumentoj de Bieri similis ĉe Thomas Nagel, Joseph Levine kaj David Chalmers.

Verkistece

redakti

La franclingvan pseŭdonimon li kunmetis el Blaise Pascal kaj Louis-Sébastien Mercier. Tian arogantecon kritikis Martin Halter taksante multon en la verkoj de Bieri nura konscia kiĉo.[7][8].

Ĉi-pseŭdonime li publikigis kvin romanojn: Perlmanns Schweigen (1995), Der Klavierstimmer (1998), Nachtzug nach Lissabon (2004; filmigo en 2013), Lea (2007) kaj Das Gewicht der Worte (2020). Je la verko Herz, Schmerz und viel Schicksal kritikistoj trovis lian sukcesrecepton.[9] Tion Bieri sen multaj ŝanĝoj ĉie ajn aplikus pri sortobatoj kontraŭ nur bonon intencanta ĉefrolulo.[10][11]

Honoroj

redakti
  • 2006: Marie Luise Kaschnitz-Preis
  • 2006: Lichtenberg-Medaille (fare de la akademio de sciencoj ce Göttingen
  • 2007: Premio Grinzane Cavour por la verko Nachtzug nach Lissabon
  • 2014: Tractatus-Preis por Eine Art zu leben

Privataĵoj

redakti

Bieri estis edzo de la pentristino Heike Bieri-Quentin kun kiu li vivis Berline.

Verkoj

redakti

Filozofio

redakti

Monografioj kaj elektitaj eseoj

redakti
  • Zeit und Zeiterfahrung. Exposition eines Problembereichs. Disertacio, 1971, Suhrkamp, Frankfurt am Main 1972.
  • Philosophische Psychologie. Überlegungen zur Begriffsbildung. Ĉe: Neue Hefte für Philosophie 11 (1977), p. 26–81.
  • Nominalismus und innere Erfahrung. Ĉe: Zeitschrift für philosophische Forschung 36 (1982), p. 3–24.
  • Sein und Aussehen von Gegenständen. Sind die Dinge farbig? Ĉe: Zeitschrift für philosophische Forschung 36 (1982), p. 531–552.
  • Evolution, Erkenntnis und Kognition. Zweifel an der evolutionären Erkenntnistheorie. Ĉe: Wilhelm Lütterfelds (eld.): Transzendentale oder evolutionäre Erkenntnistheorie? Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1987, p. 117–147.
  • Intentionale Systeme: Überlegungen zu Daniel Dennetts Theorie des Geistes. Ĉe: Jochen Brandtstädter (eld.): Struktur und Erfahrung in der psychologischen Forschung, de Gruyter, Berlin/New York 1987, p. 208–252.
  • Schmerz: Eine Fallstudie zum Leib-Seele-Problem. Ĉe: Ernst Pöppel (eld.): Gehirn und Bewußtsein, VCH Verlagsgesellschaft, Weinheim 1989, p. 125–134.
  • Trying Out Epiphenomenalism. Ĉe: Erkenntnis Bd. 36, nr. 3, majo 1992.
  • Was macht Bewußtsein zu einem Rätsel? Ĉe: Spektrum der Wissenschaft Oktober 1992. Wiederabgedruckt in: Gehirn und Bewußtsein, Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg/Berlin/Oxford 1994, p. 172–180; kaj: Thomas Metzinger (eld.): Bewußtsein: Beiträge aus der Gegenwartsphilosophie, Paderborn 1996.
  • Das Handwerk der Freiheit. Über die Entdeckung des eigenen Willens. Hanser, München 2001,[12] ISBN 3-596-15647-5.
  • Untergräbt die Regie des Gehirns die Freiheit des Willens? Ĉe: Christof Gestrich und Thomas Wabel (eld.): Freier Wille oder unfreier Wille? Wichern Verlag, Berlin 2005 (=Berliner Theologische Zeitschrift, Beiheft 2005), p. 20–36.
  • Was bleibt von der analytischen Philosophie? Ĉe: Deutsche Zeitschrift für Philosophie, 2007, Heft III, p. 333–344.
  • Wie wollen wir leben? Residenz, St. Pölten 2011, ISBN 978-3-7017-1563-3.
  • Eine Erzählung schreiben und verstehen (Jacob Burckhardt-Gespräche auf Castelen). Hörbuch, Komplett-Media, München 2013, ISBN 978-3-8312-6483-4.
  • Eine Art zu leben: Über die Vielfalt menschlicher Würde. Hanser, München 2013, ISBN 978-3-446-24349-1.

Eldona agado

redakti

Kiel romanfaranto

redakti

Veröffentlicht unter dem Pseudonym Pascal Mercier:

Referencoj

redakti
  1. "Schriftsteller Peter Bieri alias Pascal Mercier ist tot". - Ĉe: NDR, 4.7.2023
  2. "Eins zu Eins. Der Talk mit Peter Bieri".. Arkivita el la originalo je 2013-12-03. Alirita 2023-07-04.
  3. Hans-Ulrich Lessing kaj Volker Steenblock (eld.): Was den Menschen eigentlich zum Menschen macht .... Verlag Karl Alber, 2016. ISBN 978-3-495-86101-1, p. 203.
  4. Manfred Papst: "Peter Bieri alias Pascal Mercier hat genug von der Universität". - Ĉe: NZZ, 27.5.2007
  5. listo de ĉiuj honoraj doktoroj lucernaj
  6. "Gehirn und Bewusstsein", en: Spektrum der Wissenschaft, Heidelberg 1994, p. 172–180.
  7. Martin Halter: "Die Seele hängt voller Geigen." - Ce: FAZ, 30.5.2007
  8. Niklas Bender: 'Schön gefühlt, aber wozu?" - Ĉe: FAZ, 24.8.2020
  9. Franziska Augstein: "Der Schmetterling kann nichts dafür." - Ĉe: SZ, 29.1.2020.
  10. Volker Weidermann: "Professor Kitsch." - Ĉe: FAZ, 10.5.2007
  11. Jens Jessen: "Monumentale Biederkeit." - Ĉe: Die Zeit, 12.3.2020
  12. Emfazas oni la volon de Beri interesigi ankaŭ laikan publikon pri disputojn pri determinismo; kp. la recenzon de Schmiede de la verko ce Die Zeit (Hamburgo), 13.12.2001.

Literaturo

redakti
  • Christiane Schildknecht: Klarheit in Philosophie und Literatur. Überlegungen im Anschluss an Peter Bieri. Deutsche Zeitschrift für Philosophie 5/2008, p. 781–787.
  • Bieri ĉe Autoren der Schweiz

Eksteraj ligiloj

redakti