Zygmunt Sierakowski

pola generalo

Zygmunt Sierakowski, pseŭdonomo Dołęga (naskiĝis la 19-an de majo 1827 en Lisów apud Maneviĉi (Volina provinco), mortis la 27-an de junio 1863 en Vilno) – pola generalo, aktivulo por sendependeco, komandanto de januara ribelo kontraŭ Rusia imperio en Ĵemajtio.

Zygmunt Sierakowski
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1827 (1827-05-19)
en Lisove
Morto 27-an de junio 1863 (1863-06-27) (36-jaraĝa)
en Vilno
Mortokialo pendumo
Tombo Castle Hill
Lingvoj pola
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio
Familio
Edz(in)o Apolonia Dalewska
Okupo
Okupo militisto
vdr
Zygmunt Sierakowski

Kiel studento de Peterburga universitato gvidis patriotan propagandon inter vilaĝa popolo en Litovio. En majo 1848 kaptita de rusoj estis kondamnita pro kontraŭleĝa trapaso de rusa-aŭstra landlimo al sentempa aresto en Orenburga puna korpuso, kie distingiĝis per kapabloj kaj braveco. En 1856 estis nomumita oficiro. En 1859 finis Akademion de Ĝenerala Stabo en Sankt-Peterburgo. Sendita de registaro por esplori militistan juron de okcidentaj nacioj, kontribuis pere de siaj projektoj al forigo de korpa puno en la rusa armeo. Tie li apartenis al konspira gvidantaro de Rondo de Polaj Oficiroj en Peterburgo, ligita kun partio de ruĝuloj en Kongresa Pollando. Rajtigita de ili ligis en 1861 en Parizo kontakton kun Ludwik Mierosławski. Li renkontiĝis kun Giuseppe Garibaldi kaj Aleksander Herzen.

En 1863, post eksplodo de la ribelo, demisiiĝis de rusa armeo kaj laŭ rajtigo de Nacia Registaro iĝis milita komandanto por la vojevodio de Kovno. Li komandis 2500-personan taĉmenton, agantan en Ĵemajtio. La 21-an de aprilo venkis rusojn en batalo de Ginietyny. La 3-an de majo iris kun sia malbone ekipita taĉmento direkte al Kuronio, kie intencis transpreni transporton da armiloj liveritan de Britio. De la 7-a ĝis la 9-a de majo batalis apud Biržai, kie lia taĉmento estis frakasita de finna regimento de generalo Jan Ganecki. Li trafis al rusa mallibereco. Antaŭ milita juĝejo montris senflekseblan harditecon de la spirito. Malgraŭ provoj de internacia publika opinio la 27-an de junio 1863 estis pendumita en Vilno. La 22an de novembro okazis la solena entombigo de polaj kaj litovaj herooj kaj gvidantoj de Januara Ribelo kontrau Rusia Imperio interalie de generalo Zygmunt Sierakowski kaj Wincenty Konstanty Kalinowski. Dum la jaroj 1863 kaj 1864 sur la placo Likiski en Vilno okupanta armeo de Rusia Imperio ekzekutis 21 gvidantojn kaj partoprenantojn de la Januara Ribelo. Post 150 jaroj arkeologoj trovis la postrestajhojn (ostojn) de la ekzekuitaj polaj kaj litovaj ribelantoj.

En Muzeo de Pola Militistaro en Varsovio troviĝas lia sabro imitanta la 17-jarcentan ornamitan sabron.

Bibliografio redakti

  • Z. Ćwiek, Przywódcy powstania styczniowego. Sześć sylwetek (Gvidantoj de januara ribelo. Ses siluetoj), Warszawa 1963.
  • Stefan Kieniewicz, Powstanie Styczniowe (Januara ribelo), Warszawa 1983.
  • Stanisław Strumph-Wojtkiewicz, Powstanie Styczniowe, Warszawa 1973.