Tanay Chheda (naskiĝis la 27-an de junio 1996 en Mumbajo, do nun 27-jara) estas barata infana aktoro. Li internacie konatiĝis pro siaj roloj en la filmoj Taare Zameen Par (2007), Slumdog Millionaire (2008), My Name Is Khan (2010) kaj Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan (2011).

Tanay Chheda
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de junio 1996(nun 1996-06-27) (27‑jara)
en en Mumbajo, Barato
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Barato vd
Profesio
Okupo filmaktoro vd
Aktiva dum 2006– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ la stato de printempo 2012 li vivas en Mumbajo, kie li vizitas la internacian lernejon Dhirubhai Ambani. Liaj tre bonaj lernejaj atingoj instigis liajn instruistojn nomumi lin por studo en la renoma usona universitato Harvard.

Ĝis la stato de printempo 2012 li rolis en kvar kinejaj filmoj, ĉiuj menciataj supre. Por ĉiuj el tiuj kvar roloj li ricevis tre bonajn ĵurnalistajn kritikojn kaj diversajn filmpremioijm. Aparte li konatiĝis pro la rolo en la filmo Slumdog Millionaire de 2008, kiu premiiĝis per sume ok Akademiaj Premioj. Li flue parolas kaj la angla kaj la hindian.

Eksteraj ligiloj redakti