Stonewall Inn
geja drinkejo en Nov-Jorko
La Stonewall Inn estas taverno, kiu situas en la strato Christopher Street ĉe la angulo al la Sepa Avenuo en la kvartalo Greenwich Village en Novjorko kaj estas konata loko por samseksamantoj. En tiu lokalo okazis polica razio la vendredon de 27-a de junio 1969. Tiu evento iĝis eka momento de la samseksama kontraŭstaro kontraŭ la arbitraj, diskriminaj traktoj fare de la ŝtata potenco. Oni nomis tion ankaŭ ribelo de Stonewall kaj ĝi daŭris kelkajn tagojn.
Stonewall Inn | |||
---|---|---|---|
Stonewall Inn | |||
trinkejo historia GLAT-loko | |||
Malfermo | 1930 | ||
Lando | Usono vd | ||
Situo | Manhatano | ||
Adreso | 53 Christopher Street | ||
Situanta sur | Christopher Street | ||
Poŝtkodo | 10014 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 40° 44′ 2″ N, 74° 0′ 8″ U (mapo)40.733797222222-74.0021Koordinatoj: 40° 44′ 2″ N, 74° 0′ 8″ U (mapo) | ||
| |||
Parto de | Stonewall National Monument (en) vd | ||
Retejo | https://thestonewallinnnyc.com | ||