Industrial Workers of the World

sindikato
(Alidirektita el IWW)

Industrial Workers of the World (Industriaj Laboristoj de la Mondo, aŭ IWW) estas sindikato precipe lokata en Usono, kiu volas unuigi laboristojn kiel klason, kaj aboli la profitan sistemon. La anoj de la IWW estas nomataj "Voblioj" (angle: "Wobblies", [ŬAbliz]). La sindikato estis fondita en 1905, kaj en 1923 ĝi enhavis ĉirkaŭ 100.000 anojn.

Industrial Workers of the World
Industrial Workers of the World
emblemo
laborista sindikatointernacia organizaĵo
Komenco 27-a de junio 1905 vd
Lando(j) KanadoUsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)SvislandoGermanioAŭstrioIslandoItalioAŭstralio vd
Sidejo Ĉikago
Ideologio

Revolucia sindikatismoanarki-sindikatismodemokrata socialismo • labourism • One Big Union • memregado de laboristoj

Fondinto(j) Bill Haywood vd
Membro de Internacia Konfederacio de Laboro vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La nuntempa IWW ne estas tiom granda; ĝi enhavas nur ĉirkaŭ 1.250 anojn. Tiu ŝrumpo sekvis skismon en 1924, kiu estis la rezulto de internaj konfliktoj kaj de ŝtata subpremo. La aliĝo al IWW ne postulas laboradon en entrepreno kie ekzistas sindikata reprezentado, kaj ne malpermesas la aliĝon al alia sindikata organizo.

La fundamenta principo de la Voblioj estas la unueco de la laboristoj el klaso kun komunaj interesoj kadre de ununura granda sindikato. Ĝi celas la abolon de la salajreco. La Voblioj ĉefe estas konataj pro la provoj disvolvi demokratian modelon en la laborejoj, kie la delegitoj estas ĉiam revokeblaj. La Voblioj subtenas la demokration kaj la laboristan memmastrumadon kiel praktikajn bazojn por la sindikata agado.

La kreo de la IWW redakti

La IWW estis fondita en Ĉikago en junio 1905 de du cent delegitoj socialistaj, anarĥiistaj kaj revoluciaj sindikatistoj el ĉiuj usonaj ŝtatoj. La plimulto apartenis al la « Okcidenta Ministofederacio » (Western Federation of Miners), kiu kontraŭbatalis la sindikatan orientiĝon de la Usona Laborfederacio (American Federation of Labor), la ĉefa usona sindikato.

Preparo de la kongreso de 1905 redakti

La unuaj paŝoj al konstruo de sindikatoj okazis en aŭtuno 1914 dum neformala konferenco kiu kunigis ses « gvidantojn » de la socialista kaj sindikata movado: William Trautmann, George Estes, W. L. Hall, Isaac Cowen, Clarence Smith, kaj Thomas J. Hagerty. Aliaj aktivuloj, kiel Eugene V. Debs kaj Charles O. Sherman, kunlaboris sen ĉeesti en la kunveno. Ĉi tiuj homoj dividis la konvinkoj, ke la tiam ekzistantaj usonaj sindikatoj estis absolute nekapablaj ebligi signifajn sociajn plibonigojn por la laboristoj. Ili konsideris la Usonan laborfederacion kiel tro konservativa kaj « aristokrata ». La aliajn ili taksis nesufiĉe efikaj dum la intertraktadoj pro la manko de solidareco kaj kunlaboremo ene de la laborista klaso.[1]

Tiuj, kiuj ĉeestis la neformalan konferencon decidis prepari pli malferman kunvenon por la 2-a de januaro 1905 en Ĉikago, al kiu estis invititaj 30 personoj. Tiu ĉi sekreta kunveno – poste konata kiel « januara konferenco » - estis partoprenata de 23 personoj, formale reprezentantaj 9 sindikatajn organizojn. La konferenco produktis manifeston kiu denuncis la organizmanieron de la usona laborista movado, interalie la organiziĝon laŭ profesiaj fakoj, proponis projektojn por alia organizmaniero de la laboristoj kaj vokis al kongreso por tion organizi. La kongreso ankaŭ okazis en Ĉikago la 27-an de junio. La manifesto estis subskribita de ĉiuj partoprenintoj de la januara konferenco kaj sendita al ĉiuj usonaj kaj eŭropaj laboristaj sindikatoj.[2]

La kongreso de 1905 redakti

La Kongreso okazinta la 27-an de junio 1905 en Ĉikago anonciĝis kiel « industria kongreso » (Industrial Congress) aŭ « Konvencio de la industria sindikatismo» (Industrial Union Convention) – ĝi pli poste estos renomita Unua Jara Kongreso de IWW. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj momentoj en la historio de la usona sindikata movado.Ĝi kunigis 203 revoluciajn sindikatistojn, kiuj reprezentis 43 organizoj el multaj diversaj profesioj. 70 delegitoj el 23 organizoj havis mandaton, kiu rajtigis ilin enigi sian organizon en la fondota sindikato. 72 aliaj delegitoj el 20 organizoj nur ĉeestis por informiĝi pri la disvolviĝo de la kongreso kaj raporti al sia organizo. La 61 lastaj delegitoj reprezentis neniun organizon. Nur la delegitoj havantaj mandaton por enigi sian organizon en I.W.W. ricevis voĉdonrajton proporcian al la membronombro de siaj organizoj – la aliaj delegitoj havis nur voĉon po unu.[3]

16 el la reprezentitaj laboristaj sindikatoj estis filioj de AFL. Tamen temis ĉefe pri lokaj sindikatoj kun malmultaj anoj. Nur kvin el tiuj AFL-filioj estis reprezentitaj de delegitoj komisiita por aliĝi al la sindikatoprojekto. Tiuj ĉi sindikatoj do ludis nur flankan rolon dum la kongreso.[4]

La 23 laboristaj organizoj kiuj sendis delegiton mandatita por aliĝi al IWW reprezentis entute 51 430 membojn. La aliaj 20 organizoj havis entute 91 500 membrojn; do unu triono el la reprezentitaj anoj havis preskaŭ ĉiujn voĉojn dum la kongreso. El la 51 000 voĉdonrajtoj kunigitaj de la organizoj pretaj konstrui la sindikaton, 48 000 dispartiĝis inter kvin organizoj: Western Federation of Miners (27 000 anoj), American Labor Union (16 750 anoj), United Metal Workers (3 000 anoj), United Brotherhood of Railway Employees (2 087 anoj), kaj Socialist Trade and Labor Alliance (1 450 anoj). Ĉi tiuj organizoj do estis preskaŭ ĉiopovaj dum la kongreso.[5]

Inter la unuaj IWW-organizantoj troviĝis Big Bill Haywood, Daniel de Leon, Eugen V. Debs, Thomas J Hagerty, Lucy Parsons, Mary Harris Jones (pli konata sub la nomo Mother Jones), William Trautmann, Vincent Saint John, kaj Ralph Chaplin.

La sindikato celis organizi laboristan solidarecon kaj revolucian batalon por malaperigo de la klaso de posedantoj. Ĝia devizo estis « atako kontraŭ unu el ni estas atako kontraŭ ĉiuj el ni », kaj eĥis al la idealo de la « Laboristaj kavaliroj » de la 19-a jarcento « atako kontraŭ unu el ni koncernas nin ĉiuj ». La IWW estis kreita pro la konvinko de multaj sindikatistoj, socialistoj, anarĥiistoj kaj radikalaj aktivuloj, ke la Usona Laborfederacio (AFL) plene fiaskis en siaj klopodoj organizi la usonan laboristan klason, ĉar nur 5% el ĉiuj laboristoj apartenis al sindikato en 1905.

La antaŭparolo de la Konstitucio de IWW asertas :

La laborista klaso kaj la mastra klaso havas nenion komunan. Ne eblas ricevi pacon dum malsato kaj diversaj mankoj plagas milionojn da laboristoj kaj dum la malmultaj homoj, kiuj konsistigas la regantan klason, disponas pri ĉiuj havaĵoj.
Inter tiuj du klasoj batalo devas okazi ĝis la tutmondaj laboristoj, kiel klaso, ekregos la produktorimedojn, abolos la salajrecon, kaj vivos en harmonio kun la Tero.
Ni trovis, ke la centrigado de la rego de industrioj en malpli kaj malpli multe da manoj igas la sindikatojn nekapablaj alfronti la ĉiam kreskantan potencon de la mastra klaso. La sindikatoj subtenas aferstaton, kiu permesas ke unu aro de laboristoj konfliktu kun alia aro de laboristoj en la sama industrio, tiel helpante unu la alian malvenki salajrajn batalojn. Plue, la sindikatoj helpas la mastran klason miskredigi la laboristojn, ke la laboristoj havas ion komunan kun siaj mastroj.
Tiuj kondiĉoj povas ŝanĝiĝi kaj la intereso de la laborista klaso povas plenumiĝi nur per organizo formita en maniero tia, kie ĉiuj el ĝiaj membroj en iu ajn industrio, aŭ en ĉiuj industrioj kiam bezone, ĉesu labori kiam ajn okazas striko aŭ lokaŭto en iu ajn el ties departementoj, por ke damaĝo de unu estu damaĝo de ĉiuj.
Anstataŭ la konservativa slogano « Honesta taga salajro por honesta labortago », ni devas skribi sur nia flago la revolucian sloganon « Abolo de la salajreco ».
La historia tasko de la laborista klaso estas la malaperigo de kapitalismo. La armeo de produktado devas esti organizita, ne nur por ĉiutage batali kontraŭ la kapitalistoj, sed ankaŭ por kontinui produktadon kiam kapitalismo estos faligita. Organizante nin laŭ industrio, ni formas la strukturon de la nova socio en la ŝelo de la malnova.[6]

La IWW-anoj diferenciĝis de la aliaj tiamaj sindikatoj pro sia varbado por la « industria sindikatismo ». Ili substrekis la gravecon de la organizado ekde la bazo, kaj kontraŭmetis ĝin al la sistemo pri povotransdono al sindikatestroj, kiuj poste intertraktis kun la mastroj. Tio evindentiĝis per ilia rifuzo subskribi interkonsentojn kiuj povus redukti la nuran veran povon de la laboristoj, tio estas la rajto je striko. Kvankam ili neniam detale tion teoriigis, ili opiniis, ke la ĝenerala striko estas la rimedo por forigi la salajrecon kaj trudi novan ekonomian ordon, laŭ kiu la homo gravus pli ol la profito, kaj la kunlaborado gravus pli ol la konkurado.

Unu el la ĉefaj kontribuoj de la IWW por la laborista movado en la batalo por socia justeco estis la akcepto, ekde ĝia kreo, de ĉiuj laboristoj, inkluzive de virinoj, enmigirintoj kaj nigruloj. Multaj el la fruaj aliĝintoj estis enmigrintoj, kaj kelkaj kiel Carlo Tresca, Joe Hill kaj Mary Jones eĉ akiris sufiĉan gravecon en la asocia vivo. La finlandanoj konsistigis gravan parton el la enmigrintaj IWW-anoj. Oni taksas, ke ili tiam estis inter kvin kaj dekmil. Industrialist estis redaktita finlande, estis eldonita en Duluth kaj konsistigis la nuran ĉiutagan gazeton de la sindikato. Ĉe ĝia apogeo, ĝi disdonis pli ol 10 000 ekzempleroj ĉiutage. Alia monata eldonaĵo estis la 'Vojo al Libereco' (Tie Vapauteen). Ankaŭ menciindas la finlanda edukocentro Work People's College en Duluth, kaj la « Finlanda LaborTemplo » (Finnish Labour Temple]) en Thunder Bay (Ontario), kiu ankaŭ utilis kiel sidejo por la kanada IWW.

La IWW-anoj estis kondamnitaj de la politikistoj kaj de la gazetaro, kiu konsideris ilin minaco pro la tiama sociordo. La fabrikestroj uzis neperfortajn rimedojn (sendo de la Savarmeo por perturbi la parolanton) kaj ankaŭ perfortojn rimedojn por haltigi iliajn kunvenojn. IWW-anoj ofte estis arestitaj, kaj foje murditaj post publikaj intervenoj.

Ĉu politika agado aŭ rekta agado? redakti

La IWW rapide frontis demandojn pri sindikata orientiĝo, kiuj provokis skismon. En 1908, grupo gvidata de Daniel de Leon asertis, ke la politika agado kadre de la Socialista LaborPartio (SLP), kiun gvidis De Leon, estas la plej bona vojo por atingi la celojn de IWW. La alia frakcio, direktita de Vincent Saint John, William Trautmann, kaj Big Bill Haywood, opiniis ke la rekta agado per striko, propagando kaj bojkoto estas pli adekvata; ili kontraŭis la politikigon de la sindikato. La frakcio de Haywood gajnis kaj De Leon forlasis la organizon kun siaj subtenantoj.

Kelkaj anoj redakti

Iuj rimarkindaj anoj de la IWW estas: la lingvisto Noam Chomsky, la antropologo David Graeber, Helen Keller, Joe Hill, James Connolly, Paul Mattick, "Granda" Bill HAYWOOD, Frank Little, Edward R. Murrow, Eugene V. Debs kaj Hiski Salomaa.


Referencoj redakti

  1. Brissenden 1919, p. 57-58
  2. Brissenden 1919, p. 59-67
  3. Brissenden 1919, pĝ. 67-73
  4. Brissenden 1919, p. 71-71?
  5. Brissenden 1919, p. 73-75
  6. Preamble & Constitution of the Industrial Workers of the World[rompita ligilo], reviziita la 1-an de januaro 2005.

Vidu ankaŭ redakti

Konsultindaj verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti