David Graeber
David Rolfe GRAEBER (naskiĝis la 12-an de februaro 1961, mortis la 2-an de septembro 2020) estis usona antropologo kaj anarkiisto, kiu notinde aktivis en 2002 kontraŭ la Monda Ekonomia Forumo de Novjorko kaj partoprenis en la movado Okupu Wall Street. Li anis en la sindikato IWW.
David Graeber | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de februaro 1961 en Novjorko | ||||
Morto | 2-an de septembro 2020 (59-jara) en Venecio | ||||
Mortis pro | internal bleeding • akuta pankreatito [#] | ||||
Lingvoj | angla lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio ĉe Purchase • Universitato de Ĉikago • Phillips Academy [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo • universitata profesoro • verkisto • sindikatisto [#] | ||||
Laborkampo | economic anthropology [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Marshall Sahlins [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Fragmentoj de anarkiisma antropologio ❦ Ŝuldo: la 5000 unuaj jaroj ❦ Direkte al antropologia teorio de valoro ❦ La utopio de reguloj ❦ Rekta agado: Etnografio ❦ La demokratia projekto ❦ Lost People ❦ Revolucioj en reverso ❦ Possibilities ❦ Bullshit Jobs [#] | ||||
| |||||
| |||||
Oficiala retejo | https://davidgraeber.industries [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juna vivoRedakti
Lia patro, Kenneth, partoprenis en la Hispana Revolucio kaj luktadis en la Hispana Enlanda Milito. David mem estis anarkiisto de sia 16-jaraĝo[1]. Li doktoriĝis en la Universitato de Ĉikago danke al sia disertaĵo pri magio, sklaveco kaj politiko en Madagaskaro[2].
Universitata karieroRedakti
Li estis ekde 1998 adjunkta profesoro en la Universitato Jeilo kaj estis maldungita en 2005 de tiu universitato pro sia supozita politika agado.
AŭtoraĵojRedakti
David Graeber skribis Fragments of an Anarchist Anthropology kaj Towards an Anthropological Theory of Value.
AktivadoRedakti
En Novembro 2011, la revuo Rolling Stone diris, ke Graeber helpis la kreon de la unua novjorka Ĝenerala Kunveno kun nur 60 gepartoprenantoj, la 2-a de aŭgusto 2011[3].
PublikadoRedakti
LibrojRedakti
- angle Towards an Anthropological Theory of Value: The False Coin of our Own Dreams
- angle Lost People: Magic and the Legacy of Slavery in Madagascar
- angle Possibilities: Essays on Hierarchy, Rebellion, and Desire
- angle Debt: The First 5,000 Years, Ŝuldo: la 5000 unuaj jaroj (2011)
- angle Revolutions in Reverse
ArtikolojRedakti
- angle "To Have Is to Owe" – kunbilda eseo en la anglalingva revuo Triple Canopy[4] pri historio de ŝuldo, kiu enhavas eltiraĵojn el la libro Debt: The First 5,000 Years
- angle "Anarchism, Or The Revolutionary Movement Of The Twenty-first Century", Anarkiismo, aŭ la Revolucia Movado de la dudekdua jarcento – artikolo el David Graeber en la reta revuo Z Magazine
Eksteraj ligilojRedakti
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ angle Take It From the Top el la retejo villagevoice.com
- ↑ angle When Scholarship and Politics Collided at Yale
- ↑ angle Inside Occupy Wall Street
- ↑ angle reta revuo Triple Canopy