Lucy Parsons

usona anarkiisto

Lucy Eldine Gonzalez Parsons, naskiĝis ĉirkaŭ 1853 en Teksaso, mortis la 7-an de marto 1942 en Ĉikago, Ilinojso, Usono[1]. Ŝi estis gvidanto kaj aktivistino en la laborista movado, radikala maldekstrulino, liberecana anarkiisto. Ŝi estis sukcesa parolanto kaj estis unu el la fondintoj de la sindikato "Industrial Workers of the World" (Industriaj Laboristoj de la Mondo)[2].

Lucy Parsons
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1850 (1850-11-30)
en Virginio
Morto 7-an de marto 1942 (1942-03-07) (91-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortokialo incendio
Tombo Forest Home Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo Lucy Parsons
Familio
Edz(in)o Albert Parsons
Okupo
Okupo ĵurnalisto • sindikatisto • anarkiisto
vdr

Parsons fariĝis radikalulino post sia geedziĝo kun Albert Parsons, gazetara redaktoro, kiam ŝi devis translokiĝi kun li de Teksaso al Ĉikago en 1873 pro maltoleremaj reagoj al sia interracia geedzeco[3], ĉar en tiu tempo en Usono estis leĝoj kiuj malpermesis geedzecon kaj kunvivadon inter blankuloj kaj membroj de aliaj rasoj. Malgraŭ ĉiuj eblaj reprezalioj, kiujn ili alfrontis por esti interracia paro kaj aktivuloj por la libereco de nigruloj, Lucy kaj Albert edziĝis en 1871.

En 2016, la revuo The Nation publikigis senpagan kaj interretan desegnofilmeton de la Kelly Gallagher pri Lucy Parsons, "Pli danĝera ol mil tumultantoj: La revolucia vivo de Lucy Parsons."[4]

Ŝi daŭre estas konsiderata de multaj usonaj liberecanoj hodiaŭ kiel unu el la plej influaj anarkiistoj de sia tempo.

Junaĝo redakti

Ŝi naskiĝis sklavo, la filino de nigra meksika virino nomata Marie del Gather kaj John Waller, majstro de la nacio Creek. Lucy fariĝis orfo en la aĝo de tri kaj estis kreskigita de onklo per la nomo de Oliver Gathings. Dum sia junaĝo ŝi estis konata kiel Lucy Gonzales.

Ekstera ligilo redakti

The Lucy Parsons Center Arkivigite je 2005-03-31 per la retarkivo Wayback Machine, radikala librejo en Bostono, Usono.

Lucy Parsons Lab

Noto kaj referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo estas tute aŭ parte surbaze de artikolo el la anglalingva Vikipedio , la 22-an de marto 2017.

  1. (en) Jones, Jacqueline (2017). Goddess of Anarchy: the Life and Times of Lucy Parsons, American Radical. New York: Basic Books, ISBN 9780465078998. OCLC 982093458.
  2. (en) "Lucy Parsons: Woman of Will | Industrial Workers of the World" (industriaj laboristoj de la mondo) www.iww.org.
  3. (en) Hunter, Tera W., "Latina heroine or black radical? The complicated story of Lucy Parsons", The Washington Post, la 12-an de januaro 2018.
  4. (en) Gallagher, Kelly (la 15-an de novembro 2016). "More Dangerous Than a Thousand Rioters: The Revolutionary Life of Lucy Parsons" – pere de www.thenation.com.