Nacia-Demokratia Partio de Surinamo

La Nacia-Demokratia Partio (nederlande Nationale Democratische Partij) estas politika partio en Surinamo. Ĝi fondiĝis en 1987 ĵus antaŭ la politika falo de la armea diktatoro Dési Bouterse.

Nacia-Demokratia Partio de Surinamo
emblemo
partio
Komenco 4-a de julio 1987 vd
Lando(j) Surinamo vd
Sidejo Paramaribo
Ideologio

maldekstra popolismo • maldekstra naciismo

Ĉefestro(j) Dési Bouterse vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la partiestro kaj eksa diktatoro Dési Bouterse ekoficas kiel prezidanto de Surinamo la 12-an de aŭgusto 2010

La antaŭa prezidanto de Surinamo Jules Wijdenbosch estis partiano; tamen, la eksa diktatoro Dési Bouterse, kiu laŭ publikaj asertoj reformigis siajn politikajn konvinkojn, daŭre estas domina personaĵo en la partio kaj inter la ŝtatanoj havas moderan gradon de subteno.

Millennium Combinatie ("jarmila kombinaĵo"), partia alianco en kiu la partio NDP estis la ĉefa forto, gajnis 10 el la 51 parlamentaj seĝoj kaj 15 procentaĵojn de la sumaj voĉoj en la baloto de majo 2000. En la baloto de majo 2005 la partio gajnis 15 el la 51 parlamentaj seĝoj kaj 23 procentaĵojn de la sumaj voĉoj, kaj en majo 2010 la Mega Combinatie ("grandega kombinaĵo"), en kiu la partio same estas la gvida forto, akiris 23 el la 51 parlamentaj seĝoj kaj 40 procentaĵojn de la sumaj voĉoj kaj iĝis la plej granda politika partio de Surinamo. Kvankam la koalicio ne atingis absolutan plimulton kaj do devas kunlabori kun la partioj aŭ de Ronnie Brunswijk - lia antaŭa malamiko - aŭ de Salam Somohardjo de la "popola alianco" (Volks Alliantie), Dési Bouterse sukcesis elektiĝi kiel prezidanto de Surinamo kaj sekve oficiale ekoficis la 12-an de aŭgusto 2010.

Eksteraj ligiloj redakti