Jeffrey Jacob Abrams

usona filma kaj televida produktoro, aŭtoro de filmaj scenaroj, komponisto kaj reĝisoro

Jeffrey Jacob ABRAMS (ofte mallongigata J. J. Abrams, naskiĝis la 27-an de junio 1966 en Novjorko, Usono) estas usona filma kaj televida produktoro, aŭtoro de filmaj scenaroj, komponisto kaj reĝisoro.

Jeffrey Jacob Abrams
Persona informo
Naskonomo Jeffrey Jacob Abrams
Naskiĝo 27-an de junio 1966 (1966-06-27) (57-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Lingvoj angla vd
Loĝloko Pacific Palisades • Nov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Sarah Lawrence • Palisades Charter High School vd
Familio
Patro Gerald W. Abrams vd
Patrino Carol Ann Abrams vd
Edz(in)o Katie McGrath vd
Infanoj Henry Abrams • Gracie Abrams vd
Profesio
Okupo filmreĝisorofilmproduktoro • televida produktoro • scenaristo • televida aktoro • filmaktoro • komponistoaktoroverkisto • televida reĝisoro • produktoro • filmkomponisto • plenuma produktoro • televidseriestro vd
Aktiva dum 1990– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
J. J. Abrams dum februaro 2006 en San-Francisko

Post la naskiĝo en Novjorko, li frue kun sia familio translokiĝis al Los-Anĝeleso. Poste li retranslokiĝis al la usona oriento kaj vizitis la kolegion Sarah Lawrence en Bronxville, Novjorkio.

Jeffrey Jacob Abrams kunlaboris pri multaj projektoj de kinejaj kaj televidaj filmoj, interalie Armageddon, kaj estas la kreinto de la tre sukcesaj usonaj televidaj serioj Felicity (1998), Alias (2001) kaj krome esence partoprenis la kreadon de la televida serio Lost ("perdita", 2004). Li reĝisoris la trian kinejan filmon de la serio Mission: Impossible ("misio: neebla"), kiu ekprezentiĝis maje 2006. De tiam li definitive estis internacie renoma. Poste en 2009 li interalie reĝisoris la filmon Star Trek, la 11-an kinejan filmon el la samnoma scienc-fikcia serio, kiu prezentiĝas ekde aprilo 2009.

Listo de filmoj (elekto) redakti

Filmaj scenaroj redakti

  • 1990: Filofax
  • 1991: Regarding Henry
  • 1992: Forever Young
  • 1997: Gone fishin’
  • 1998: Armageddon
  • 1998 ĝis 2002: Felicity
  • 2001: Joyride
  • 2001 ĝis 2006: Alias
  • 2004 ĝis 2010: Lost
  • 2006: Mission: Impossible III
  • ekde 2008: Fringe

Filma produktado redakti

  • 2001: Joyride
  • 2008: Cloverfield

Reĝisorado redakti

  • 2001 ĝis 2006: Alias
  • ekde 2004: Lost
  • 2006: Mission: Impossible III
  • ekde 2008: Fringe
  • 2009: Star Trek

Eksteraj ligiloj redakti