Mission: Impossible

Mission: Impossible estas usona televidserio, kreita kaj dekomence produktorita de Bruce Geller, kiu rakontas la atingojn de teamo de sekretaj registaraj agentoj konataj kiel Impossible Missions Force (IMF). En la unua sezono la teamo estis estrita de Dan Briggs, ludita de Steven Hill; Jim Phelps, ludita de Peter Graves, anstataŭis por la ceteraj sezonoj. Ĉiu epizodo malfermiĝis per rapida bildaro kiu montras la faman serian muzikon komponitan de Lalo Schifrin, post kio en enkonduko Briggs aŭ Phelps ricevas instrukciojn el voĉo sur registraĵo kiu tuj mem-detruiĝas.

Mission: Impossible
filmoserio • hexalogy
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro spionada filmo, agfilmo
Reĝisoro Brian De Palma, John Woo, Jeffrey Jacob Abrams, Brad Bird, Christopher McQuarrie
Aktoroj Tom Cruise
Muziko de Danny ElfmanHans Zimmer • Michael Giacchino • Joe Kraemer • Lorne Balfe
Amplekso
Daŭro sen reklamoj 769
Elsendo
Elsendita 1996 – 2018
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
vdr
Mission: Impossible
filmoserio • hexalogy
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1996
Ĝenro spionada filmo, agfilmo
Kameraado Stephen H. Burum, Jeffrey L. Kimball, Daniel Mindel, Robert Elswit
Reĝisoro(j) Brian De Palma • John Woo • Jeffrey Jacob Abrams • Brad Bird • Christopher McQuarrie
Produktisto(j) Tom Cruise • Jeffrey Jacob Abrams • Bryan Burk
Scenaro David Koepp • Steven Zaillian • Robert Towne • Ronald D. Moore • Brannon Braga • Jeffrey Jacob Abrams • Alex Kurtzman • Roberto Orci • André Nemec • Christopher McQuarrie
Muziko de Danny Elfman • Hans Zimmer • Michael Giacchino • Joe Kraemer • Lorne Balfe
Rolantoj Tom Cruise
Produktinta firmao Paramount Pictures 
Cruise/Wagner Productions 
Skydance Media 
Bad Robot Productions
vdr
La geaktoraro de la 5a sezono (1970–1971, maldekstre dekstren): Leonard Nimoy, Greg Morris, Lesley Ann Warren, Peter Lupus, kaj Peter Graves.

La serio estis financita kaj filmita de Desilu Productions,[1] kaj elsendita pere de la kanalreto CBS el septembro 1966 al marto 1973. Ĝi estis revivigita en 1988 por du sezonoj en ABC, retenante nur Graves en la aktoraro. Ĝi inspiris ankaŭ serion de dramaj filmoj en kiu estelulis Tom Cruise, el 1996.

Notoj redakti

  1. Devin Faraci. "How Lucille Ball Made STAR TREK Happen". Arkivigite je 2020-11-08 per la retarkivo Wayback Machine Birth.Movies.Death. Alirita la 12an de aprilo 2019.

Bibliografio redakti