Insulo Gough
Insulo Gough estas insulo en la subarkta regiono en la suda hemisfero kun areo de 65 km². Ĝi troviĝas en suda parto de la Atlantiko, havas vulkanan devenon kaj subarktan klimaton (suda latitudo 40°19’, okcidenta longitudo 9°55’). Ĝi apartenas al insularo Tristan da Cunha.
Insulo Gough | ||
---|---|---|
Rigardo de Edinburgh Peak | ||
insulo | ||
Akvejo | Sudatlantiko | |
Insularo | Tristan da Cunha | |
Geografia situo | 40° 19′ S, 9° 57′ U (mapo)-40.318611111111-9.9519444444445910Koordinatoj: 40° 19′ S, 9° 57′ U (mapo) | |
Longo | 13,9 km | |
Larĝo | 8,0 km | |
Areo | 65 km² | |
Plej alta loko | Edinburgh Peak 910 m | |
Loĝantaro | ĉ. 6 (Stacia personaro) <1 loĝ./km² | |
Mapo de la Insulo Gough | ||
Monda heredaĵo | ||
Lando | Britio | |
Tipo | natura heredaĵo | |
Kriterioj | vii, x | |
Fonto | 740 | |
Regiono** | Eŭropo | |
Registra historio | ||
Registrado | 1995 (n.k. sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
Ĝi altas ĝis 910 m inter insuletoj kaj klifoj. La insulon malkvoris en 1505 aŭ 1506 la portugala maristo Gonçalo Álvares kaj estis nomata laŭ li nome Diego Alvares. La insulo ricevis la nunan nomon laŭ Charles Gough, kiu ĝin (re)malkovris en 1731. Kvankam la insulo estas ekstera teritorio de Britio, sur ĝi funkciigas meteologian stacion la Sudafrika Respubliko, ekde 1956. Sur la insulo loĝas kelkaj meteologoj.
Flaŭro kaj faŭno
redaktiLa plantaro estas malabunda kaj malofta: nanaj arbustoj, muskoj kaj herbospecioj. Tie ne vivas amfibioj kaj reptilioj, la mamulojn reprezentas la enportita muso, kiu damaĝas la indiĝenan biosferon.
La insulo aperas sur listo de la Mondaj heredaĵoj, danke al la plej granda marbirda kolonio de la mondo: sur la insulo nestas pli ol 50 birdospecioj kaj el ili vivas nur tie la Galinolo de insulo Gough, la Atlantika petrelo kaj la Gough-emberizo. Sur la rokkornicoj nestas oregreta pingveno kaj raraj marbirdoj kiel migra albatroso kaj granda procelario.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Historio de la insulo. Arkivita el la originalo je 2012-07-20. Alirita 2008-11-20.
Arkivigite je 2012-07-20 per Archive.today
- Meteolologia stacio Arkivigite je 2006-01-07 per la retarkivo Wayback Machine