Insulo Sankta Felikso
La Insulo Sankta Felikso estas insulo je 892 km okcidente de la ĉilia marbordo ĉe la haveno Ĉanjaral, kun areo de 1,4 km². Formas parton de la Malfeliĉaj Insuloj (Islas Desventuradas) kaj apartenas administre al la municipo Valparaiso, Ĉilio.
Insulo Sankta Felikso | ||
---|---|---|
insulo • vulkano [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Malfeliĉaj Insuloj | |
Supermara alteco | 193 m [+] | |
Koordinatoj | 26° 18′ S, 80° 5′ U (mapo)-26.2986-80.0833Koordinatoj: 26° 18′ S, 80° 5′ U (mapo) | |
Plej alta punkto | Cerro Amarillo | |
- alteco | 193 m | |
Longo | 2,9 km (2 mi) | |
Larĝo | 1,2 km (1 mi) | |
Areo | 1,4 km² (140 ha) [+] | |
Loĝantaro | 0 | |
Horzono | UTC-06:00 [+] | |
Insulo Sankta Felikso | ||
La Malfeliĉaj Insuloj (hispane Islas Desventuradas) estas relative malgranda insularo proksimume 850 km for de la bordo de Ĉilio; ili estas parto de la regiono Valparaíso. La insularo konsistas el du ĉefaj insuloj Insulo Sankta Felikso (26° 16′ 50″ S 80° 05′ 42″ U / 26.28056 °S, 80.09500 °U (mapo)) kaj Insulo Sankta Ambrozio (26° 21′ 00″ S 79° 53′ 00″ U / 26.35000 °S, 79.88333 °U (mapo)) kaj diversaj rokinsuletoj: Insuleto Gonzalez aŭ Insulo Gonzalez (26° 19′ 00″ S 80° 04′ 00″ U / 26.31667 °S, 80.06667 °U (mapo); 173 m alta), insuleta kiu situas sudoriente de Isla San Félix kaj Roca Catedral (26° 16′ 08″ S 80° 06′ 49″ U / 26.26889 °S, 80.11361 °U (mapo); 53 m alta) kiu situas norde de Insulo Sankta Felikso. Kune, la insularo havas areon de nur 10,3 km².
La topografio estas tre kruda, kun altaĵoj de 193 m sur Insulo Sankta Felikso, 479 m sur Insulo Sankta Ambrozio, 173 m sur Insuleto/Insulo Gonzalez kaj 53 m sur Roca Catedral.