Insulo Santa Cruz (Galapagoj)
Insulo Santa Cruz (Sankta Kruco) estas unu el Galapagoj, Ekvadoro, kun areo de 986 km² kaj maksimuma altitudo de 864 m.[1]
Santa Cruz | ||
---|---|---|
Profilo de la insulo | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Galapagoj | |
Geografia situo | 0° 39′ S, 90° 21′ U (mapo)-0.64361111111111-90.358055555556864Koordinatoj: 0° 39′ S, 90° 21′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 43 km | |
Larĝo | 31 km | |
Areo | 986 km² | |
Plej alta loko | Cerro Crocker 864 m | |
Loĝantaro | 15 000 15 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Puerto Ayora | |
Rigardo al loko sur Santa Cruz | ||
Situanta en la centro de la arkipelago, Santa Cruz estas la dua plej granda insulo post Isabela. Ties ĉefurbo estas Puerto Ayora, la plej loĝata urba centro en la insularo (12,000 loĝantoj). En Santa Cruz estas kelkaj malgrandaj vilaĝoj, kies loĝantoj laboras en agrikulturo kaj brutobredado. Tiu insulo estas granda dormanta vulkano. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la lastaj eruptoj okazis antaŭ ĉirkaŭ unu miliono kaj duono da jaroj. Kiel atestilo de ties vulkana historio estas du grandaj truoj formitaj de la falo de magmokamero: nome Los Gemelos, aŭ "La Ĝemeluloj". Solulo Georgo ĉe la Scienca Stacio Charles Darwin, foto de decembro 2011. Sciencistoj ĉirkaŭkalkulas, ke li estis ĉirkaŭ 100jarulo. Li mortis la 24an de junio 2012.[2]
Galapaga testudo - Insulo Santa Cruz (Galapagoj) redakti
-
Galapaga testudo - Insulo Santa Cruz (Galapagoj)
-
Galapaga testudo - Insulo Santa Cruz (Galapagoj)
-
Galapaga testudo - Insulo Santa Cruz (Galapagoj)
-
Galapaga testudo - Insulo Santa Cruz (Galapagoj)
-
Insulo Santa Cruz
-
Insulo Santa Cruz
-
Puerto Ayora, nokte
-
Insulo Santa Cruz
-
Insulo Santa Cruz - Triaenodon obesus
-
Insulo Santa Cruz
-
Insulo Santa Cruz
-
(Chelonoidis nigra) El Chato Reserve, Santa Cruz Galapagos
Vidindaĵoj redakti
Notoj redakti
- ↑ Santa Cruz. Galapagos Conservancy. Alirita 26a de Septembro 2012.
- ↑ BBC