Scienca Stacio Charles Darwin

La Scienca Stacio Charles Darwin (SSCD) estas biologia Scienca Stacio funkciata de la Fondaĵo Charles Darwin. Ĝi situantas ĉe Puerto Ayora en la insulo Santa Cruz de Galapagoj, kun satelitaj oficejoj en la insuloj Isabela kaj San Cristóbal.

La enirejo al la Scienca Stacio Charles Darwin en Puerto Ayora, Galapagoj, Ekvadoro.
Igvano surstrande ĉe la Scienca Stacio Charles Darwin.
Chelonoidis nigra abingdoni nome Solulo George ĉe la Scienca Stacio Charles Darwin, foto farita en Decembro 2011, Sciencistoj ĉirkaukalkulas ke ĝi estas ĉirkaŭ 100jaraĝa. Li mortiĝis la 24an de Junio, 2012 [1].

Fono redakti

En Puerto Ayora, Insulo Santa Cruz, ekvadoraj kaj eksterlandaj sciencistoj laboras konstante por priserĉado kaj projektoj por konservado de la kaj teraj kaj maraj ekosistemoj de Galapagoj. La Scienca Stacio Charles Darwin, starigita evn 1964, havas Interpretejon pri Natura Historio kaj ankaŭ plenumas edukajn projektojn subtene la konservadon de Galapagoj.

Celoj kaj laboro redakti

 
Testudoj ĉe la Scienca Stacio Charles Darwin.

La celoj de la SSCD estas konduki sciencan priserĉadon kaj primedian edukon por konservado. La Stacio havas teamon de ĉirkaŭ centon de sciencistoj, edukistoj, volontuloj, priserĉajn studentojn kaj eltenan dungitaron el la tuta mondo.