La insuloj Skellig (irlande Na Scealaga), iam konata kiel Skellocks, estas du malgrandaj, krutaj kaj rokaj insuloj kuŝantaj je 13 km okcidente de Bolus Head ĉe la Duoninsulo Iveragh en Graflando Kerry, Irlando. Ili famas pro siaj populacioj de suloj kaj fraterkuloj, kaj pro prakristana monaĥejo kiu iĝis Monda heredaĵo de Unesko.

Insuloj Skellig
insularo [+]

LandoIrlando
GraflandoGraflando Kerry

AkvejoAtlantiko

Supermara alteco218 m [+]
Koordinatoj51° 46′ 0″ N, 10° 32′ 0″ U (mapo)51.766666666667-10.533333333333Koordinatoj: 51° 46′ 0″ N, 10° 32′ 0″ U (mapo)

Areo0,3 km² (30 ha) [+]
Nombro de insuloj2
Ĉefaj insulojSkellig Michael, Little Skellig
Loĝantaro0 [+]

Insuloj Skellig (Irlando)
Insuloj Skellig (Irlando)
DEC
Insuloj Skellig
Insuloj Skellig
Map
Insuloj Skellig
Vikimedia Komunejo:  Skellig Islands [+]
vdr

Malgranda Skellig redakti

La plej malgranda insulo estas Malgranda Skellig (Sceilig Bheag en Irlanda lingvo). Ĝi estas fermita al la publiko, kaj entenas la plej grandan en Irlando kaj la duan plej grandan en la mondo kolonion de Norda sulo, kun preskaŭ 30,000 paroj. Ĝi estas ĉirkaŭ 1.5 km oriente-nordoriente de Granda Skellig.

Granda Skellig redakti

Konata ankaŭ kiel Skellig Michael (Sceilig Mhichíl en Irlanda lingvo), tiu estas la plej granda el la du insuloj, kun du montopintoj kiuj staras ĝis ĉirkaŭ 230 m super marnivelo. Pro prakristana monaĥejo de la 6a jarcento situanta je 160 m super marnivelo sur kornico proksima al la pinto de la plej malalta montopinto, la Granda Skellig estis elektita Monda heredaĵo de Unesko.

Naturo redakti

Ambaŭ insuloj Skellig estas tre bone konataj pro siaj kolonioj de marbirdoj, kaj kune enhavas unu el plej gravaj lokoj por marbirdoj en Irlando, kaj pro la populacigrandoj kaj pro la specidiverseco.

Inter la reproduktantaj birdoj estas la Malgranda petrelo, la Norda sulo, Fulmaroj, la Nordmara pufino, la Trifingra mevo, la Longbeka urio, Aŭkoj kaj la Atlantika fraterkulo (kun 4,000 aŭ pliaj fraterkuloj nur en Granda Skellig). Oni povas vidi ankaŭ pli malgrandajn nombrojn de Montokorvoj kaj de Migraj falkoj.

En akvo videblas fokoj, cetorinoj, balenoj, delfenoj, kaj la Leddorsa martestudo. La insuloj havas multajn interesajn lokojn por distra subakvado danke al klara akvo, abundo de vivo, kaj subakvaj klifoj ĝis 60 metrojn profundaj.

51° 46′ N 10° 32′ U / 51.767 °N, 10.533 °U / 51.767; -10.533 (mapo)

Bildaro redakti

Populara kulturo redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti