Insuloj Tri Reĝoj

La Insuloj Tri Reĝoj, en angla Three Kings Islands aŭ en maoria Manava, Manawa-tawhiNgā Motu Karaka, estas grupo de 13 insuloj je ĉirkaŭ 55 km nordokcidente de la Kabo Reinga, nome la plej norda pinto de la Norda Insulo de Novzelando, kie kuniĝas la Suda Pacifika Oceano kun la Tasmana Maro. Ili havass ĉirkaŭ 4.86 km² de areo. La insuloj estas situantaj en submara altebenaĵo, nome Three Kings Bank, kaj estas separataj el la novzelanda ĉeftero per 8 km larĝa, 200 al 300 m profunda submara markolo. Spite relativa proksimeco al la ĉeftero, la insuloj estas listitaj kun la Apartaj Novzelandaj Insuloj. La insuloj estas certe parto de Novzelando, sed ne parto de iu regionodistrikto, sed anstataŭe ili estas Area Outside Territorial Authority, kiel ĉiuj aliaj apartaj insuloj escepte la Insuloj Solander.

Insuloj Tri Reĝoj
Malfalskolora foto de NASA
Malfalskolora foto de NASA
insularo
Akvejo Tasmana Maro
Geografia situo 34° 10′ S, 172° 9′ O (mapo)-34.16035172.14458611111Koordinatoj: 34° 10′ S, 172° 9′ O (mapo) f1
Mapo de Insuloj Tri Reĝoj
Mapo de Insuloj Tri Reĝoj

Map

Nombro de insuloj 11 (+multe da rokoj)
Ĉefa insulo King Island
Tuta areo 4,86 km²f1
Loĝantoj (neloĝata) f2
Desegno de Isaack Gilsemans (1643)
Desegno de Isaack Gilsemans (1643)
vdr

La plej malgranda el la insuloj estas Roko Rosemary.