La interglutea sulko (crena analis, crena ani, crena interglutealis, sulcus glutealis en la latina) estas la fendo, kiu disigas la du gluteojn formitajn de la gluteus maximus-muskoloj, formante medianan arkon, kiu sekvas la kurbecon de la sakro kaj kokcigo, inter la perineo kaj la alta regiono de la sakro.

Interglutea sulko

Estas kelkaj malsanoj aŭ malordoj kiuj suferigas partikulare tiun korpareon, kiel specialaj tipoj de psoriazo kaj endometriozo.