Internacia Dadaisma Monato

Internacia Dadaisma Monato estas monato de celebrado de la Dadaisma movado.

Je la 27-a de decembro, 2005, Urbestro Dennis "Boog" HIGHBERGER de Lawrence, Kansaso, proklamis Internacian Dadaisman Monaton. Tamen, en la spirito de Dadaismo, Highberger ne elektis specifikan monaton celebri Dadaismon. Anstataŭ, li proklamis Internacian Dadaisman Monaton kiel la 4-a de februaro, la 28-a de marto, la 1-a de aprilo, la 15-a de julio, la 2-a de aŭgusto, la 7-a de aŭgusto, la 16-a de aŭgusto, la 26-a de aŭgusto, la 18-a de septembro, la 22-a de septembro, la 1-a de oktobro, la 17-a de oktobro, kaj la 26-a de oktobro. Highberger elektis la datojn per rulado de ĵetkubo kaj eltirado de numeroj el ĉapelo.

Inter aliaj, la muzeo POINT JAUNE en St. Gallen, Svislando estas partoprenanto de la ideo de Higberger. Ĝi ankaŭ estas celebrita per kelkaj loĝantoj de Athens, Georgio.