Internacia Metodista Ligo Internacia

La Internacia Metodista Ligo Internacia (IMLE) estis asocio kies celo estis unuigi la metodistajn esperantistojn por apogi metodismon ĉe la Esperantistoj kaj Esperanton ĉe la metodistoj.

La "Kruco kaj Flamo", simbolo de la Unuiĝinta Metodisma Eklezio

Historio redakti

La 12-an de aprilo 1929 aperis en la revuo Heroldo de Esperanto alvoko por fondo de tia ligo, verkita de Kiril Iottov, bulgara Esperantisto studinta tiam teologion je Frankfurto ĉe Majno (Germanio).

Malgraŭ tio ke la Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), kies celoj estas identaj sed ampleksis ĉiujn protestantojn, jam revigliĝis (la Dua mondmilito kaŭzis la kvazaŭ malaperon de KELI), IMLE fondiĝis kaj oni eĉ nomis reprezentantojn en kelkaj landoj, kiel Reginald Gill en Britio.

En 1930 la oksforda jarkunveno de KELI invitis Iottov aligi IMLE-n kiel specialan grupon al KELI, sed li rifuzis. Li daŭre multe aktivis en Frankfurto, eĉ organizante la ununuran IMLE-kongreseton.

En 1931, Iottov deklaris, sen esti pli preciza, ke la nombro de IMLE-anoj duobliĝis; sed en aŭgusto 1931, liaj studoj finiĝis, do li revenis en Bulgarion kaj ne plu aktivis, eĉ ne respondante al la leteroj de IMLE-anoj.

Pro tio, la s-ro Walther-Born, membro samtempe de IMLE kaj de KELI, sendis cirkuleron al la membroj de IMLE, kiujn li konis, petante ke la IMLE-anoj, nun "en la aero pendantaj", aliĝu al KELI. Tiam, Iottov forlasis sian silenton, kaj respondis al Walther-Born plendante pri lia agado kaj nepagitaj IMLE-kotizoj.

En la pariza jarkunveno de KELI, en 1932, Walther-Born kaj Curto Bastè oficiale proponis ke KELI varbu IMLE-anojn; pro la reapero de Iottov, kiu respondis tuj antaŭ la jarkunveno, KELI prokrastis la decidon kaj komisiis Paul Hübner por diskuti kun Iottov pri la rilatoj inter la du asocioj.

El tio rezultis ke Iottov konsentis ke IMLE iĝu "memstara Metodista sekcio en K.E.L.I.". Iottov esprimis sian deziron verki por Dia Regno, kaj fine klarigis sian malaperon per grandaj financaj problemoj, kiuj malpermesis al li eĉ korespondi.

Ial, la kunfandiĝo neniam okazis. En aŭgusto 1936, en la londona jarkunveno de KELI oni denove priparolis la kunfandiĝon, kaj oni decidis "esplori ĉu I.M.L.E. ankoraŭ vivas". Tiuj esploroj montris ke IMLE estis mortinta asocio.

Fonto redakti