Internacia tago de paroli kiel pirato

International Talk Like a Pirate Day (Internacia tago por paroli kiel pirato) estas parodia festotago kiu estis inventita en 1995 de John Baur kaj Mark Summers. Ili asertis ke la 19-a de septembro ĉiujare devus esti la tago, kiam ĉiuj parolu kiel piratoj. La festotago prenas deirpunkton en romancigita bildo de piratoj kiel noblaj militistoj kaj la lingvo kiu uziĝas sur tiu tago, estas kliŝoj de Holivudaj filmoj prefere ol parolado, kiun piratoj fakte parolis. Ekzemploj: "saluton" anstataŭiĝas de "ahoi" kaj "jes" de "Arr!". Ĝi estis persona ŝerco de la fondintoj ĝis 2002, kiam usona humuristo Dave Barry verkis artikolon pri ĝi. Estas sur monda nivelo nur malmultaj, kiuj festas tiun tagon, sed sur interreto markas la tagon ekzemple Facebook kaj Google.

"Cap'n Slappy" kaj "Ol' Chumbucket", la fondintoj de Talk Like a Pirate Day

Vidu ankaŭ redakti