Internaciigo kaj asimilado

(Alidirektita el Internaciigo)


En komputado, lokaĵigado (angle: localization) estas tia maniero verki programaron, tiel ke ĝi faciligu ties asimilon al diversaj lingvokulturaj tradicioj, laŭeble sen ŝanĝi la fontkodon. Tiusence internaciigo estas zorgo de programisto (izoli la tekstajn mesaĝojn en apartan, laŭbezone ŝanĝeblan dosieron; referenci en la programoj la bezonatajn parametrojn per lokaĵaro ktp), dum la lingvan asimiladon povas plenumi fakulo pri la kocerna homlingvo, ne bezonanta specialajn sciojn pri programar-inĝenierado.

Diversaj lingvoj kiuj subtenas la operaciumon Ubuntu

La responda anglalingva termino internationalization estas pli longa ol la esperanta, tial oni ofte uzas mallongigon i18n (la komenca kaj la fina literoj, plus la nombro de ellasitaj literoj anglaj).

Alia termino anglalingva estas NLS (mallongigo de National Language Support or Native Language Support, t.e. «NaciLingva Subteno»).

Ecoj de internaciigitaj programoj:

  • Programo kaj grafika uzantinterfaco estas disigitaj.
  • Dialogujojn oni kreas sufiĉe grandaj aŭ adapteblaj al bezonoj de nacilingvoj (iuj postulas pli longajn mesaĝojn ol aliaj).
  • Mesaĝoj estas metitaj en eksterajn dosierujojn.
  • Pri la kulturspecifa lokaĵaro (dato/horo, nombroprezento, signaro ktp) la programo konsultas la lokaĵaron.

Vidu ankaŭ redakti

 

Lokaĵigado (lingva)

Plurlingveco

Traduko

Asimilado de programaro

Unikodo

UTF-8

Complex Text Layout (CTL)

ISO 8601

Eksteraj ligiloj redakti

Dokumentaro fare de W3C:

Text layout

Directional focus navigation

Writing mode Arkivigite je 2005-08-10 per la retarkivo Wayback Machine

Debian I18N Introduction Arkivigite je 2005-07-29 per la retarkivo Wayback Machineangle - Enkonduko en la temon internaciigo de programaro.

The Localization Tool Arkivigite je 2007-12-01 per la retarkivo Wayback Machineangle - Blogoj kun konsiloj kaj trukoj por komencantoj en asimilado de programaro.

Noto kaj referencoj redakti