Internodaĵo estas en la botaniko la parto de la tigo inter du nodoj, kiu laŭ la difino ne portas foliojn. En pli vasta senco oni ankaŭ uzas tiun esprimo ĉe Charophyceae kaj aliaj algoj por tiu parto de la talo, kiu troviĝas inter la alfiksejoj de la virticilaj disbranĉoj. Ĉi tie oni ankaŭ povas diri „intervirticilaĵo“.

internodaĵo

La termino „internodium“ (= internodaĵo) jam troviĝas ĉe Plinio.

Literaturo redakti

  • Gerhard Wagenitz: Wörterbuch der Botanik. 2. Auflage, Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg, Berlin 2003. ISBN 3-8274-1398-2.