Nodo (botaniko)

parto de tigno
Ĉi tiu artikolo temas pri struktura detalo ĉe plantoj. Por interplektaĵo de fadeno rigardu la paĝon Nodo (kunigo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Nodo.

Nodo estas tiu parto de la planta tigo, kie alfiksiĝas unu aŭ pluraj folioj. La nodoj povas esti kalvaj aŭ haraj, depende de la planta specio. La tiga parto inter du nodoj nomiĝas internodaĵo. La nomo nodo rilatas al la ofta dikiĝo ĉe la loko, kie alfiksiĝas la folioj.

nodo ĉe bambuso

Anatomio de la nodoj redakti

La en la foliojn disbranĉantaj folioj lasas en la steleo de la akselo breĉojn, la lakunoj. La nombro de la lakunoj estas malsamaj depende de la taksono. La plej oftaj tipoj estas:

 
nodo ĉe siringo
  • unulakuna: ĉe nodo disbranĉiĝas nur unu folispuro kaj lasas nur unu breĉo.
  • dulakuna: ĉe nodo disbranĉiĝas du folispuroj kaj lasas unu kuna breĉo.
  • trilakuna: ĉe nodo disbranĉiĝas tri folispuroj, de kiu ĉiu lasas unu breĉo.
  • multlakuna: ĉe unu nodo disbranĉiĝas pli ol tri folispuroj, de kiu ĉiu spuro lasas po unu breĉo. Tiu kazo oftas ĉe plantoj, kiuj formas bazaan foliingon, ekzemple ĉe Apiacoj aŭr Poligonacoj.

Literaturo redakti

• Sitte, P., E. Weiler, J. W. Kadereit, A. Bresinsky, C. Körner: Lehrbuch der Botanik für Hochschulen. Begründet von Eduard Strasburger. 35a eldono. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg 2002, ISBN 3-8274-1010-X, p. 752f. • Gerhard Wagenitz: Wörterbuch der Botanik. Die Termini in ihrem historischen Zusammenhang. dua eldono. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg/Berlin 2003, ISBN 3-8274-1398-2