Intrareto estas privata komputila reto ene de entrepreno aŭ organizo. Ĝi povas konsisti el interligitaj lokaj retoj. Por la uzanto ŝajnas esti privata eldono de interreto.

Plej multaj intraretoj estas pere de kluzo konektitaj al la tutmonda interreto. La ĉefa celo de intrareto estas dividi informojn, kiel telefonnumeroj kaj fotoj de la personaro elektronike ene de organizo. Ankaŭ ĝi povas esti uzata por plifaciligi la elektronikan kunlaboradon kaj por administri ekzemple feritagojn de la personaro.

Intrareto uzas diversajn interretajn protokolojn kiel TCP/IP kaj HTTP. Pere de tekniko de tunelado eblas disponigi la intrareton ankaŭ pere de publika reto, kiel interreto. Uzante specialajn metodojn por ĉifri la datumojn kaj danke al aliaj sekurigaj aranĝoj, la sekureco de la datumtransmeto estas certigita.

Multaj entreprenoj permesas la uzon de interreto ene de la intrareto. Ili uzas fajroŝirmilojn kiuj analizas la retan trafikon kaj certigas la sekurecon de la loka reto.

Kiam organizo parton de la intrareto disponigas al klientoj, partneroj aŭ provizantoj ekster la organizo mem, oni parolas pri eksterreto.

Vidu ankaŭ

redakti

Fontindiko

redakti