Iraka Petrolkompanio

La Iraka Petrolkompanio, angle Iraq Petroleum Company (IPC), konata antaŭ 1929 kiel Turkish Petroleum Company (TPC, Turka Petrolkompanio), estas naftokompanio kiu, inter 1925 kaj 1961, havis virtualan monopolon pri ĉia nafto-esplorado kaj produktado en Irako. Nuntempe, ĝi estas posedata de kelkaj el la plej grandaj naftokompanioj[1][2] kaj havas sidejon en Londono, Anglio.

Iraka Petrolkompanio
negoco vd
Dum 1914 - 1972
Sekvanto Iraq National Oil Company
Fondintoj Anglo-Persian Oil CompanyRoyal Dutch ShellDeutsche BankCalouste Gulbenkjan vd
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
vdr

En junio 1972, la Baaza registaro en Irako ŝtatigis la IP kaj ties operacioj estis kontrolita de la Iraka Nacia Petrolkompanio. La kompanio "Iraq Petroleum Company" restas ankoraŭ, tamen, nur teorie[1] kaj unu asocia kompanio – la Abudabia Petrolkompanio (iam Petroleum Development (Trucial Coast) Ltd) – pluas kun sia origina havaĵo sentuŝe.[3][4]

La rilata Iraq Petroleum Group estis asocio de kompanioj kiu ludis gravan rolon en la malkovro kaj disvolvigo de naftorimedoj en areoj de Mezoriento ekster Irako.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Company Check. "Iraq Petroleum Company Ltd". Alirita la 9an de julio 2019.
  2. (1988) “The Turkish Petroleum Company”, Metz, Helen Chapin: Iraq: A Country Study.
  3. "The shareholders of ADPC info from ExxonMobil history". Arkivita el la originalo la 7a de marto 2013. Alirita la 9an de julio 2019.
  4. "Bloomberg Businessweek company info - ADPC". Alirita la 9an de julio 2019.