La iraka dinaro - (arabe دينار, kurde دینار - estas la nacia valuto de Irako. Unu dinaro estas teorie dividita je mil filsoj (فلس), kvankam pro inflacia malvaloriĝo de la valuto filsoj nuntempe ne plu havas praktikan signifon. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas IQD. La valuta simbolo estas د.ع.

Iraka dinaro
valutodinaro
Ŝtato: Irako
Subdivido: 1000 filsoj
Kodo laŭ ISO 4217: IQD
Mallongigo: د.ع
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 1168.5 IQD

1 eŭro = 1660.3 IQD (la 14-an de julio 2011)

vdr

Eksteraj ligiloj redakti