Irana naciismo temas pri naciismo inter irananoj kaj individuoj kies nacia identeco estas irana. Irana naciismo konsistas el politika kaj socia movadoj kaj sentoj instigitaj de amo al iranaj kulturo (aŭ persa kulturo), lingvo kaj historio, kaj sento de fiero pro Irano kaj iranaj (aŭ persaj) homoj.

Historio redakti

Dum la Dinastio de Pahlavi (1925-1979), Irana naciismo spertis revigliĝon pro la de Pahlavia registaro fortikiganta patriota sento. Post la Irana revolucio, irana aŭ persa etna naciismo estis plejparte troviĝanta inter la irana diasporo, sed estis revigliĝo de naciismo ankaŭ ene de la Islama Respubliko de Irano sekve de la iranaj studentoprotestoj de julio de 1999 kaj la respublikaj aŭtokratecaj politikoj super ĝia tridekjara ekzisto.