Ireland's Call

Ireland's Call (La Voko de Irlando) estas kanto, kiun la fama irlanda kantoskribisto Phil Coulter skribis. Ĝi fariĝis la oficiala kanto de la irlanda rugbe-teamo, kaj estas kantata ĉe ĉiu rugbe-matĉo, en kiu la teamo ludas. Pro la unuiĝecaj sentoj kaj signifopleneco de la kanto, Coulter gajnis Oran Medalon de la usona Éire Society (Ejra Societo) en 1995.

Vidu ankaŭ: Amhrán na bhFiann