Irma Cserey
Irma Cserey [ĉerei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserey Irma estis hungara aktoro, operetkantisto. Ŝia ebla origina familia nomo estis Scheicher [ŝejĥer]?
Irma Cserey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Scheicher Irma Adrienne Anna |
Naskiĝo | la 28-an de majo 1878 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 8-an de oktobro 1965 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Irma Cserey [1] naskiĝis la 28-an de majo 1878 en Budapeŝto, ŝi mortis la 8-an de oktobro 1965 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIrma Cserey komencis sian aktoran karieron en 1899. Ŝi estis primadono aŭ kantista aktoro ĝis fino de la 1910-aj jaroj en diversaj provincaj urboj. Inter 1937-1943 ŝi ofte ricevis filmajn rolojn kiel figuranto. Ŝi lastfoje ricevis rolon en Teatro Madách en la 1960-aj jaroj. Ŝi havis edzon.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- László Tabi: Különleges világnap (1960 (komedio), ŝia lasta rolo)
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Háromszázezer pengő az utcán (1937) – virino en la lavejo
- Sárga kaszinó (1943) – damo ĉe la montrofenestro
- Budapeŝta printempo (filmo) - (1955)