Irmaniero (sinonimoj: iradmaniero, paŝmaniero) estas tipa maniero de irado. Kutime oni subkomprenas irmanieron de homo, sed oni povas diri ankaŭ pri irmaniero de bestoj. La irmaniero oni pritaksas laŭ amplitudo kaj maniero de movado de membroj, pozicio de korpo, longeco de paŝo, oscilado, grado de simetrio ktp. Kutime oni pritaksas la irmanieron nekonsciite laŭ tiuj kaj aliaj signoj. Tipa irmaniero ebligas ekkoni la homon kun granda verŝajneco malproksime ne vidante lian vizaĝon, eĉ de malantaŭe.

Tipoj de irmaniero redakti

  • fluganta (“malpeza”)
rapida irmaniero kun movado glata, flua
  • sporta
korpo rekta, paŝo forta
  • svinganta
kun longa paŝo
  • marista
la korpo oscilas ambaŭflanke
  • kurbakrura
kiel ĉe urso, similas al irmaniero marista
  • lama
irado kun neegala ŝarĝo sur gamboj
  • agreseca
la korpo inklinata antaŭe
  • pompa
la korpo inklinata malantaŭe
  • laca
la dorso kurbigita, la piedoj levadas malforte, la bracoj pendadas

kaj  aliaj.

Irmaniero kaj saneco redakti

Por kuri kaj profilaktiki de malsanoj de la sistemo apoga-movila kiel malsanoj de artikoj tibia-pieda, genua, pelva-femura kaj vertebro gravas la irmaniero milda. Por tio oni devas atenti la iradmanieron eĉ ĉe unuaj signoj de damaĝoj de artikoj kaj vertebro. La irmaniero malĝusta povas eĉ kaŭzi tiujn malsanecojn. La plej danĝerajn damaĝojn de artikoj/vertebro kaŭzas la ŝarĝado frapa dum stariĝo al kalkano, kiam la ŝarĝo sur artikoj/vertebro proksime kvaroblas. Ekzemploj:

  • artiko tibia-pieda: 80 kg (tipa pezo de korpo) → 320 kg
  • suba regiono de vertebro: 50 kg (tipa pezo de korpotrunko) → 200 kg.

La skeleto sana elportas tiajn ŝarĝojn senprobleme. Ĉe malsaneco skeleta oni devas fari la paŝon en tia maniero: amortizi la piedon antaŭan ĝis kontakto de la kalkano kun tero, poste poiome transporti la pezon al kalkano. La kutimo de milda paŝo devas resti por tuta vivo ĉar malsanecoj skeletaj estas obstinaj kaj emas al remalsaneco. Ĉiu, kiu havas menciitajn problemojn sanajn kaj devas havi mildan paŝon, devas atenti ankaŭ la piedveston.

Irmaniero kaj piedvesto redakti

La kalkanumo alta ne ebligas amortizi la paŝon, por tio ne portu piedveston kun kalkanumo alta. Ankaŭ la piedvesto kun pendanta parto posta devigas levi la parton antaŭan de piedo dum irado, por tio ne ebligas amortizi la paŝon. Tia piedvesto ne taŭgas eĉ por hejmo. La piedvesto devas ĉirkaŭkapti la kalkanon kaj ne pendaĉi dum irado.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Selektado adapta de iradmaniero ĉe maŝino paŝanta - Адаптивный выбор походки шагающей машиной – ruslingva Arkivigite je 2009-09-09 per la retarkivo Wayback Machine

Kulturo de movado - Культура движения – ruslingva