Irmina Zigmantas
pola esperantisto
(Alidirektita el Irmina Szustak)
Irmina SZUSTAK ZIGMANTAS [irmina ŝustak zigmantas] (naskiĝis la 10-an de julio 1983) estas pola esperantistino.
Irmina Zigmantas | |
---|---|
![]() Irmina Szustak en 2007 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de julio 1983 (41-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo Pollando ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Yuri Jivago Lima Zigmantas (2012–) ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
De 2004 ĝis 2008 ŝi estis prezidantino de Pola Esperanto-Junularo. Dum tiu tempo ŝi estis ankaŭ unu el la ĉefaj organizantoj de la Esperanto-klubo Varsovia Vento; krome ŝi partoprenis en la organizado de Internacia Junulara Kongreso kaj Ago-Semajnoj. Ekde 2009 ŝi estas vicprezidanto de TEJO, taskigita pri Landa Agado.
Irmina Szustak devenas de Varsovio. Ĝis 2008 ŝi studis geologion en la Universitato de Varsovio. Dum tiu tempo ŝi konvertiĝis al la bahaa kredo. Post la finstudado ŝi volontulis en la Bahaa Monda Centro en Israelo. En 2009 ŝi transloĝiĝis al Fortaleza en Brazilo.