Insulo Isabela

(Alidirektita el Isabela)

Isabela estas la plej granda insulo de Galapagoj kun areo de 4 640 km² kaj longo de 100 km preskaŭ 4foje pli granda ol Santa Cruz, la dua plej granda el la insularo. Tiu insulo ricevis nomon honore de la reĝino Isabela de Hispanio, kiu protektis la veturon de Kolumbo. La Norda parto de la insulo kuŝas ĉe la ekvatoro.

Isabela
Satelita bildo de la vulkano Wolf, la plej alta monto sur Isabela
Satelita bildo de la vulkano Wolf, la plej alta monto sur Isabela
insulo
Akvejo Pacifika oceano
Insularo Galapagoj
Geografia situo 0° 47′ S, 91° 2′ U (mapo)-0.78333333333333-91.0333333333331707Koordinatoj: 0° 47′ S, 91° 2′ U (mapo) f1
Isabela (Galapagoj)
Isabela (Galapagoj)
DEC
Isabela
Isabela

Map

Longo 100 kmf2
Areo 4 640 km² f4
Plej alta loko Wolf
1 707 mf5
Loĝantaro 2 200
<1 loĝ./km²
Ĉefa loko Puerto Villamil
Maraj birdoj ĉe la Elizabeth Bay
Maraj birdoj ĉe la Elizabeth Bay
vdr
Insulo Isabela okcidente de la arkipelago.
La arkipelago okcidente de norda Sudameriko.

Geologio redakti

Kiel unu el la plej novaj insuloj de la insularo, Isabela situantas ĉe la okcidenta bordo de la arkipelago ĉe la Galapaga varmomakulo. Proksimume 1 milionjaraĝa, la insulo estis formata per la apero de 6 ŝildaj vulkanoj - nome Alcedo, Cerro Azul (blua monteto), Darwin, Ecuador, Sierra Negra (nigra montaro) kaj Wolf. Ĉiuj tiuj vulkanoj escepte Ecuador estas ankoraŭ aktivaj, kio faras ĝin unu el plej aktivaj vulkanaj lokoj en la mondo. Du el la vulkanoj, nome Ecuador kaj Wolf (la plej alta pinto en la insulo kun altitudo de 1 707 metroj), kuŝas ĉe la ekvatoro. La insulo famas pro sia geologio, kiu havigas elstarajn ekzemplojn de geologia okazo kiu kreis la arkipelagon de Galapagoj inklude elstaraĵoj ĉe golfeto Urvina kaj la kanalo Bolivar, freatokonuso ĉe Kavo Tagus, kaj Pulmace en Alcedo kaj Sierra Negra, unu el plej aktivaj vulkanoj en la mondo.

Naturo redakti

Isabela estas interesa ankaŭ pro sia flaŭro kaj faŭno. Tiu nova insulo ne sekvas la vegetalajn zonojn de aliaj insuloj. La relative novaj lafokampoj kaj ĉirkaŭaj grundoj ne estis disvolvigintaj la sufiĉa nutrado postulata por elteni la variajn vivozonojn trovantajn en la aliaj insuloj de la insularo. Alia evidenta diferenco estas ĉe la vulkanoj Wolf kaj Cerro Azul; tiuj trapasas super ma nuba tavolo kaj estas aridaj pinte.

La riĉa animala, birda, kaj mara vivo de tiu insulo estas for de komparo. Isabela estas hejmo de pli da naturaj testudoj ol ĉe ĉiuj la aliaj insuloj. La grando de Isabela kaj notinda topografio kreis barilojn por la malrapidaj testudoj; ŝajne tiuj animaloj ne kapablis trapsi la lafofluojn kaj aliajn barojn, kio kaŭzis kelkajn diferencajn subspeciojn de testudoj. Nune la testudoj vagadas libere en la internoj de Alcedo, Wolf, Cerro Azul, Darwin kaj Sierra Negra.

Enmetitaj kaproj multobliĝis ĝis ĉirkaŭ 100,000 sed estis forigitaj de la Ekvadora registaro.[1]

Aliaj gravaj specioj estas pingvenoj, kormoranoj, marigvanoj, suloj, pelikanoj kaj kraboj Grapsus grapsus. Same famas Galapagaj terigvanoj kaj Darvinaj fringoj, la Galapaga buteo, la Galapaga turto kaj tre interesa vegetaĵaro de malaltaj teroj. La okcidenta marbordo de Isabela en la kanalo Bolivar estas la plej bona loko en Galapagoj por vidi balenojn kaj delfenojn.

Urboj redakti

La tria plej granda homa setlejo de la arkipelago, Puerto Villamil, situantas ĉe la sudorienta pinto de la insulo.

Aliaj interesaĵoj redakti

Aliaj popularaj allogaĵoj estas El Muro de las Lágrimas (Larmomuro, nome muro konstruita de prizonuloj kiam la insulo estis karcerkolonio) kaj la Flamenga Laguno (kun eventualaj rozkoloraj vizitantoj). Ambaŭ estas en la sudo de la insulo.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. (Suda Pacifiko (TVserio), epizodo 4, Oceano de Vulkanoj)