Isidoro de Mileto

Bizancia arkitekto

Isidoro de Mileto (greke Ἰσίδωρος) estis unu el la du ĉefaj bizancgrekaj arkitektoj (Antemio de Tralles estis la alia) al kiuj la imperiestro Justiniano la 1-a komisiis desegni la preĝejon de Hagia Sofia en Konstantinopolo en 532-537. Li ankaŭ kreis la unuan kompletan kompilaĵon de la verkoj de Arkimedo. Li jam estis grava sciencisto kaj matematikisto antaŭ la dungo fare de la imperiestro.

Isidoro de Mileto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 441 (0441-11-30)
en Mileto,  Bizanca imperio
Morto 30-an de novembro 536 (0536-11-30) (95-jaraĝa)
Ŝtataneco Bizanca imperio
Okupo
Okupo arkitekto • matematikisto • fizikisto
Verkoj Hagia Sofia
vdr
Hagia Sofia en kruc-sekcio.